Projekto:Ŝablonoj/Projekto:Kategoriado de la ŝablonoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo WikiProjekt Vorlagen/Projekt:Kategorisierung der Vorlagen en la germana Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.


Unu el la celoj de la Vikiprojekto estas plena enkategoriado de ĉiuj ŝablonoj. Ĉi paĝo utilas por la kunordigado de la kategorioj.


Proponitaj reguloj redakti

  1. Ĉiu ŝablono estu nepre ordigita en unu (eventuale pluraj) kategorio(j), enmetante [[Kategorio:Ŝablono taŭga kategorio]] en la neenmetita parto de la paĝo inter markiloj <noinclude></noinclude> .
  2. Ĉiu ŝablona kategorio estu ordigita en la Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj aŭ en unu el ties subkategorioj
  3. Kiel por paĝoj en aliaj nomspacoj, ŝablono estu ordigita en nur unu nivelo : se ĝi estas ordigita en unu subkategorio ĝi ne aperu en la kategorio en kiu la subkategorio estas mem ordigita.
  4. Ordigante la ŝablonojn estas konsilinde pripensi ordigan ŝlosilon : sene ĉiuj ŝablonoj aperos sub la litero Ŝ : ĝenerale aldono de {{PAGENAME}} estas bona rimedo ĉar ĝi ordigas la ŝablonon laŭ ties komenclitero.
    1. Ekzemple : ordigante la ŝablonojn "Ŝablono:Abc" kaj ""Ŝablono:Prs" per [[Kategorio:Ŝablono taŭga kategorio|{{PAGENAME}}]] Ili aperos respektive sub literoj A kaj P
    2. Esceptokaze alia ordigŝlosilo estu uzata; ekzemple en kategorio pri iu lando, la ŝablonoj kies nomo komenciĝas per la landnomo sed havas alian temon estu ordigitaj sub tiu lasta; ekzemple {{Franca komunumo}} estu ordigita per [[Kategorio:Ŝablono:Francio|Komunumo]] kaj ne [[Kategorio:Ŝablono:Francio|{{PAGENAME}}]] : tiel ĝi aperos sub K kaj ne sub F kiel tro multaj ŝablonoj en la kategorio.
  5. Flanka tasko dum ordigo estas kontroli ĉu estas dokumentado : se ĝi mankas enmetu ĝin el la kategorion Kategorio:Ŝablono sen dokumentado per enmeto de [[Kategorio:Ŝablono sen dokumentado|{{PAGENAME}}]]
  6. Utile estas krei interlingvajn ligilojn de ĉiuj ŝablonoj de ĉiuj ŝablonaj subpaĝoj (dokumentado, ..) kaj de ĉiuj kategorioj por ke nialingva projekto sekvu la samajn skemojn kiel la alilingvaj kaj povu profiti el la jam farita laboro alilingve. Interlingvajligiloj ankaŭ estu enmetitaj inter la markiloj <noinclude></noinclude>


Resume redakti

Averto por la ŝablonenkategoriado
 
 

Senzorga ŝablonkategoriigado per [[Kategorio:<Nomo de ŝablonkategorio>]] kaŭzas nedezirindan almeton de ĉiuj paĝoj kie la ŝablono estas enmetita en la menciitan kategorion.

Por tion eviti, necesas uzi la markilojn <noinclude> kaj </noinclude> je la ŝablonpaĝfino jene :

  • Ne enmetu spacojn aŭ linisaltojn antaŭ la malferma markilo aŭ post la ferma ;
  • Eĉ se la ŝablono finiĝas per tabelo, paragrafo aŭ blokfino </div>, vi devas enmeti jenan tekston (ĉi tie por tabelfino ) :

    |}<noinclude>
    [[Kategorio:Taŭga ŝablonkategorinomo]]
    </noinclude>



    |}<noinclude>
    [[Kategorio:Taŭga ŝablonkategorinomo|plej grava vorto]]
    </noinclude>

Disdivido de la taskoj kaj kunordigo de la laboro redakti

Per traserĉo de ĉiuj paĝoj en nomspaco "Ŝablono", ni kolektu ĉiujn ŝablonojn, kreu listojn kiujn ni ekordigu laŭ kategorioj kaj subkategorioj en kiuj ili estu ordigotaj kaj ni aldonu signojn en la listo por montri ĉu la ŝablono estas jam taŭge ordigita, nur provizore, aŭ ne, ĉu ĝi estas interlingve ligita, ĉu al ĝi dokumentado estis provizita.


Vidu Ŝablonoj lastaj kie aperas ekordigitaj ŝablonoj kreitaj en januaro 2007 (ĝisdata je 10:49, 2. Feb 2007 (UTC)). La sama laboro estas farenda por ĉiuj ŝablonoj kreitaj de la komenco de la projekto. Instiga povus esti statistiko pri la procento da jam ordigitaj ŝablonoj.

Utila estas la ŝablono {{Ŝablonkategoriado}} enmetenda en ĉiujn kategoriojn ankoraŭ ordigotajn. Ĝi aldonas ligilojn kaj ordigas la kategorion en la kategorion Kategorio:Ŝablonoj:enkategoriigendaj. Ĝi aspektas jene :