Projekto:Afrika monato 2021

Afrika monato en Vikimedio - 2021

Reta redakta maratono dediĉita al Afriko
Kio ĝi estas?

Afrika monato celas plimultigi enhavon pri Afriko kaj pligrandigi konscion pri la kontinento. Ĝia formo estas reta redakta maratono (komuna redaktado), laŭ inspiro de la franca Vikipedio.

Ĝi okazos en Majo okaze de Tago de Afriko.

Kiel partopreni?

Antaŭ ol vi komencos, zorge konsultu la regulojn. Poste kreu aŭ plibonigu artikolojn rilataj al Afriko kaj aldonu ilin al la listo.

Memoru partopreni ankaŭ en Vikivojaĝo - liberaj vojaĝ-gvidiloj!

Kion mi povas gajni?

Verkado estas precipe por helpi al Vikipedio kaj Vikivojaĝo en Esperanto, al libera edukado, al Esperanto, kaj precipe al Afriko. Al palpeblaj premioj apartenas donackartoj kaj specialaj insignoj al via uzanto-paĝo.

Por viki-novuloj de Afriko redakti

(novulo = malpli ol 1 000 redaktoj kune en ĉiuj Vikimediaj projektoj antaŭ komenco de la konkurso)

  • 1a premio: donackarto valora 100 €
  • 2a premio: donackarto valora 75 €
  • 3a premio: donackarto valora 50 €
  • 4a premio: donackarto valora 25 €
  • 5a premio: donackarto valora 15 €

Por aliaj redakti

Originaj artikoloj

  • 1a premio: donackarto valora 50 €
  • 2a premio: donackarto valora 25 €
  • 3a premio: donackarto valora 15 €

Tradukoj

  • 1a premio: donackarto valora 50 €
  • 2a premio: donackarto valora 25 €
  • 3a premio: donackarto valora 15 €


Rezultoj
Novaj Afrikaj Vikimedianoj
uzanto-nomo Vikipedio Vikivojaĝo entute
1 Uzanto:Gilbert Ndihokubwayo 15,329 0 15,329
2 Uzanto:NZISABIRA Léopold 3,709 4,836 8,545
3 Uzanto:Nubuke TG 1,775 0 1,775
Originaj artikoloj
uzanto-nomo Vikipedio Vikivojaĝo entute
1 Uzanto:rdelre 0 35,486 35,486
2 Uzanto:Alifono 22,682 0 22,682
3 Uzanto:Iketsi 0 4,376 4,376
Tradukoj
uzanto-nomo Vikipedio Vikivojaĝo entute
1 Uzanto:Yehadut 72,084 0 72,084
2 Uzanto:Zam du mil 19,44 0 19,44
3 Uzanto:Rafaelsoaresdelima 18,984 0 18,984