Projekto:Azia monato 2020

Azia Monato

Vikimedia Azia monato estas federacia reta redakto-maratono, kiu celas plivastigi scion pri Azio en Vikimediaj projektoj. Ĝi okazas dum Novembro 2020 en pluraj Vikimediaj projektoj, precipe Vikipedioj. Ĝi samtempe okazas ankaŭ en la Esperanta Vikivojaĝo.

Kiel simbolo de amikeco kun Aziaj Vikimediaj komunumoj, ĉiuj partoprenantoj, kiuj kreos almenaŭ 4 artikolojn, kiuj plenumas la kriteriojn, ricevos speciale desegnitan Vikipedian poŝtkarton de la partoprenantaj landoj.

Partopenantoj, kiuj kreos plej multajn artikolojn en sia Vikimedia projekto estos honoritaj kiel „Vikipedia Azia Ambasadoro“.

Azio - la temo de la maratono
Azio - la temo de la maratono

Reguloj

Resumo: Nova artikolo (ne nur plibonigo de ekzistanta artikolo), pri Azio, bona kvalito, almenaŭ 3 000 bitokoj kaj 300 vortoj, kreitaj dum Novembro 2020, ne listo.

Specife:

  • La artikolo estas nove kreita de vi (ne disvolvita jama artikolo) de 1-a Novembro 2020 0:00 ĝis 30-a Novembro 2020 23:59 (UTK)
  • La artikolo estas longa almenaŭ 3 000 bitokojn kaj 300 vortojn.
  • La artikolo plenumas la kriteriojn de menciindeco.
  • La artikolo enhavas taŭgajn referencojn; malcertaj aŭ polemikaj deklaroj en la artikolo estu kontrolebla per la citaĵo(j) listigitaj en tiu artikolo.
  • La artikolo ne estas pure maŝintradukita, kaj ĝia lingvo-stilo estas natura.
  • En la artikolo ne estas grandaj problemoj (precipe atentigitaj per averto-ŝablono).
  • La artikolo ne estas listo.
  • La artikolo estas informo-plena.
  • La artikolo temas pri Azia lando, regiono, urbo aŭ alia teritorio, lingvo, socio, kulturo ktp.
  • La artikoloj publikigitaj de organizanto devas esti kontrolitaj de aliaj organizantoj.

Premioj

  • En la fino, la lokaj organizantoj decidos ĉu artikolo estas akceptita aŭ ne.
  • Kiam vi kreos 4 artikolojn, kiuj plenumas la kriteriojn, vi ricevos poŝtokarton de Azia monato de 1 el la Aziaj Vikimediaj komunumoj.
  • Vikimediaj Aziaj ambasadoroj ricevos subskribitan atestilon de Aziaj Vikimediaj organizoj kaj aldonan poŝtokarton. Vidu Oftaj demandoj kaj respondoj por pliaj informoj.
  • Aldonaj reguloj por la aldonaj premioj de la sponsoroj (Amikumu, Vinilkosmo):
    • Vikipedio: 1 poento kontraŭ 1 000 bitokoj
    • Vikivojaĝo: 2 poentoj kontraŭ 1 000 bitokoj
    • Poentoj de Vikipedio kaj Vikivojaĝoj adicias.
    • Se artikolo parte ne plenumas iujn suprajn kriteriojn, organizanto donos poentojn laŭ procentaĵo de artikolo, kiu plenumas la kriteriojn (laŭ sia takso).
    • La 2 venkintoj kun plej multaj poentoj ricevas la premiojn de la sponsoroj.

Premioj

  • 1 unujara Ora membreco de Amikumu
  • 1 unujara muzika abono Muzik-ema de Vinilkosmo
  • Speciala insigno al uzanto-paĝo por 3 venkintoj
  • Ĉiu partoprenanto ricevos al sia uzanto-paĝo atestilon pri partopreno

Sponsoroj

Organizantoj

Esperanto kaj Libera Scio estas organizanto ĉe Esperantlingvaj projektoj

La Azian monaton en Esperantlingvaj Vikimediaj projektoj organizas Esperanto kaj Libera Scio


Partoprenu

La sekva aliĝo servas por partopreno en Vikipedio. La maratono okazas ankaŭ en Vikivojaĝo kaj ni forte proponas, ke vi konsideru vian partoprenon (ankaŭ) tie - tiel vi aldone eĉ helpos al memstarigo de Vikivojaĝo.

Post klako al jena butono vi venos al ekstera paĝo, kie estas ĵuria ilo. Tie vi klaku al "Submit" (supozeble la unuan fojon la ilo petos, ke vi ensalutu, simple sekvu instrukciojn), enskribu titolon de via artikolo kaj konfirmu.

Rezultoj redakti

Nova Azia ambasadoro estas JabieroKubo, kiu verkis admirindajn 18 artikolojn!

Almenaŭ 4 akceptitajn artikolojn verkis:

  1. Crosstor (9)

Gratulon al la venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj!

Vicordo:

  1. JabieroKubo
  2. Crosstor
  3. Rdelre
  4. NMaia
  5. Sliwinski

Netaksita:

statistikoj Vikipedio Vikivojaĝo entute
redaktantoj 5 2 6
artikoloj entute 44 5 49
novaj artikoloj 44 5 49
redaktoj 178 90 268
grandeco 253 K 49 K 302 K

Organizoj redakti