Projekto:Vizaĝoj/citaĵoj

Vizaĝoj Galerio Lingvoj Vivtempoj Agoj kaj diroj Listo Pri la projekto
Agoj kaj diroj de homoj rilate al «Internacia Lingvo»
Alfonso la 13-a
Dante Alighieri
André-Marie Ampère
Louis Armand
Francis Bacon
Robert Baden-Powell
Henri Barbusse
Ramón Barea
Maryse Bastié
Édouard Belin
Joachim du Bellay
Biblio
Léon Blum
Willy Brandt
Maurice de Broglie
Odo Bujwid
Fidel Castro
Robert Cecil
Charlie Chaplin
Jean-Martin Charcot
Luigi Cherubini
Noam Chomsky
Paulo Coelho
Auguste Comte
Louis Couturat
René Descartes
Rudolf Diesel
Willem Drees
Georges Duhamel
Paul Doumer
Umberto Eco
Eduardo la 7-a
Gustave Eiffel
Albert Einstein
Joachim Faiguet de Villeneuve
Henri Farman
Auguste Forel
Lars Forsman
Mohandas Karamchand Gandhi
Charles de Gaulle
Maurice Genevoix
Maksim Gorkij
Claude Hagège
Édouard Herriot
André Honnorat
Michael Jackson
Jean Jaurès
Johano la 23-a
Johano Paŭlo la 2-a
Franz Jonas
Robert Francis Kennedy
Sonja Lang
Johano Amoso Komenio
Paul Langevin
Gottfried Wilhelm Leibniz
Carl Lindhagen
Louis Lumière
François Mitterrand
Charles Montesquieu
Inazo Nitobe
Michel Onfray
George Orwell
Paŭlo la 6-a
Mario Pei
Pelé
Pio la 10-a
Pio la 12-a
Platono
François Rabelais
Élisée Reclus
Romain Rolland
Maurice Rollet de l'Isle
Jean Rostand
Edward Sapir
Bertha von Suttner
Daniel Tammet
Josip Broz Tito
John Ronald Reuel Tolkien
Lev Tolstoj
Jules Verne
Voltaire
Henriette Walter
L.L. Zamenhof
  
Biblio
 
Biblio
α-ω
Okcidentazia/ antikva religia libro
I
183 lingvoj


Citaĵo
 Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.

Genezo 11.6-7
Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, car tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.

Genezo 11.9
 
Dante Alighieri
 
Dante Alighieri
1265-1321
Itala poeto,
I
117 lingvoj


Citaĵo
 Estas lingvo kiu estas nenies posedaĵo, kiu estas aŭdebla en ĉiu urbo, en ĉiu regiono sed kiu apartenas al neniu difinita urbo nek regiono. Estas nova suno kiu brilos kie estis mallumo. Kaj ... oni kritikas ĝin ... pro persona fiereco ĉar oni konas plurajn. 
François Rabelais
 
François Rabelais
1494-1553
Franca kuracisto kaj verkisto,
I
44 lingvoj


Citaĵo
 Estas eraro diri ke ni havas naturan lingvon: la lingvoj ekzistas pro arbitra instuticio kaj konvencio inter popoloj. 
Joachim du Bellay
 
Joachim du Bellay
1522-1560
Franca poeto
I
24 lingvoj


Citaĵo
 Ho ve! Kiel pli bone estus se ekzistus en la mondo nur unu natura lingvo anstataŭ foruzi tiom da jaroj por lerni la vortojn ! Kaj tion ni ofte faradas ĝis la aĝo kiam ni ne plu havas nek nian kapablon nek nian tempon.
Défense et illustration de la langue française, 1549. 
Francis Bacon
 
Francis Bacon
1561-1626
Angla filozofo
I
59 lingvoj

Li ellaboris skemon de universala lingvo.

Johano Amoso Komenio
 
Johano Amoso Komenio
1592-1670
Ĉeĥa filozofo
I
40 lingvoj


Citaĵo
 Necesas komuna lingvo por la mondo. Ĝi devas esti "tute nova" kaj "pli facila ol ĉiuj lingvoj". 
René Descartes
 
René Descartes
1596-1690
Franca filozofo,
I
116 lingvoj


Citaĵo
 Mi aŭdacus esperi universalan lingvon facile lerneblan, kie estus nur unu maniero konjugacii, deklinacii, konstrui vortojn...

Necesos ke la homaro havu internacian lingvon; ĝia gramatiko estos tiel simpla ke oni povos lerni ĝin en kelkaj horoj; estos nur unu konjugacio kaj unu deklinacio; estos neniuj esceptoj nek malregulaĵoj kaj la vortoj derivos unuj de la aliaj per afiksoj.

Letero al pastro Mersenne, 1629 
Gottfried Wilhelm Leibniz
 
Gottfried Wilhelm Leibniz
1646-1716
Germana filozofo kaj matematikisto,
I
88 lingvoj


Citaĵo
 Se estus lingvo unika sur la tero, la vivo de la homoj plilongiĝus je unu triono. 
Joachim Faiguet de Villeneuve
 
Joachim Faiguet de Villeneuve
1703-1781
Franca ekonomikisto, enciklopediisto, proponanto de planlingvo Langue nouvelle
P
5 lingvoj

En artikolo de la Enciklopedio, li skizis planlingvon la Langue nouvelle sur bazoj tute similaj al tiuj de Esperanto.

Citaĵo
 [...] mi volis eki almenaŭ la realigon de projekto kiun aliaj nur sugestis; kaj mi kredas ke mi trovis pri ĉio tio sistemon plej naturan kaj plej facilan. Mia plano cetere ne estas krei universalan lingvon por pluraj nacioj. Tiu tasko taŭgas nur por la sciencaj akademioj kiujn ni havas en Eŭropo, tamen supozante ke ili estus kunlaborontaj sub la aŭspicioj de la regantoj. Mi nur sugestas por la scivolemuloj skeman kaj simplan lingvon kiun oni tuje komprenas kaj kiu povas senfine varii; fine lingvo kies skribon kaj elparolon oni rapide povas regi, tiel ke oni estu komprenata nur de tiuj kiuj havus ties ŝlosilon. 
Charles Montesquieu
 
Charles Montesquieu
1689-1755
Franca filozofo,
I
57 lingvoj


Citaĵo
 La interkomunikado inter la popoloj estas tiom granda ke ili absolute bezonas komunan lingvon. 
Voltaire
 
Voltaire
François Marie Arouet
1694-1778
Franca filozofo
I
89 lingvoj


Citaĵo
 La lingvodiverseco estas unu el la plej grandaj plagoj de la vivo. 
Luigi Cherubini
 
Luigi Cherubini
1760-1842
Itala/ franca muzikisto
P
37 lingvoj


Citaĵo
 La komisio kredas ke tiu rimedo por komuniki penson povas enhavi grandajn avantaĝojn, kaj ke la sistemo de Sro Sudre entenas ĉiuj ĝermojn de genia kaj utila inventaĵo.
Raporto de la komisio pri solresolo en kiu partoprenis Cherubini 
André-Marie Ampère
 
André-Marie Ampère
1775-1836
Franca matematikisto kaj fizikisto
P
63 lingvoj

18-jara li inventis "universalan lingvon" por servi pacon kaj interproksimiĝon inter la popoloj.

Auguste Comte
 
Auguste Comte
1798-1857
Franca filozofo, fondanto de pozitivismo,
I
49 lingvoj


Citaĵo
 [mi aspiras al ] monda lingvo por establo de universala harmonio.
En "Sistemo de pozitiva politiko" 
Jean-Martin Charcot
 
Jean-Martin Charcot
1825-1893
Franca neŭrologo
A
31 lingvoj


Citaĵo
 Mi havas tro multajn majstrojn kaj amikojn kiuj interesiĝas pri Esperanto por ne esti konvinkita. 
Lev Tolstoj
 
Lev Tolstoj
1828-1910
Rusa verkisto,
A
118 lingvoj


Citaĵo
 Mi trovis volapukon tre komplika kaj, kontraŭe, Esperanton tre simpla. Ĝi estas tiom simpla ke ricevinte antaŭ ses jaroj gramatikon, vortaron kaj artikolojn en tiu lingvo, mi sukcesis, post du mallongaj horoj, se ne ĝin skribi, almenaŭ flue legi ĝin.

La oferojn kiujn faros ĉiu homo el nia eŭropa mondo pasiginte kelkan tempon por ĝia studo estas tiom malgrandaj kaj la rezultoj kiuj povas sekvi ilin tiom grandegaj, ke ne eblas rifuzi al si fari tian provon.

Mi vidis multajn fojojn, kiel homoj tenadis sin malamike unuj kontraŭ la aliaj nur danke al la meĥanika malhelpo por reciproka komprenado. Kaj tial la lernado de Esperanto kaj la vastigado de ĝi estas sendube kristana afero, kiu helpas al la kreado de la Regno de Dio, tiu afero kiu estas la ĉefa kaj sola difino (=destino) de la homa vivo. 
Pio la 10-a
 
Pio la 10-a
Giuseppe Melchiorre Sarto
1835-1914
Itala katolika papo
A
54 lingvoj

Li sendis telegramon en Esperanto al la Universalaj Kongresoj de Ĝenevo (1906), de Kembriĝo (1907) kaj de Barcelono (1909).

Citaĵo
 Mi agnoskas la utilecon de Esperanto por konservi la unuecon inter la katolikoj de la tuta mondo. Esperanto havas grandan estontecon antaŭ si. 
Élisée Reclus
 
Élisée Reclus
1830-1905
Franca geografo kaj anarĥiisto.
A
17 lingvoj


Citaĵo
 La progresoj de Esperanto estas rapidaj kaj la lingvo penetras eble eĉ pli multe en la popolamasojn ol en la superajn klasojn laŭdire inteligentajn. Tio estas ke, unuflanke, la sento de internacia frateco havas sian parton en la deziro uzi komunan lingvon, sento kiu renkontiĝas ĉefe ĉe la socialistaj laboristoj, kontraŭaj al ĉiu ideo pri milito, kaj, aliflanke, ke Esperanto, pli facile lernebla ol iu ajn alia lingvo, sin prezentas unue al la laboristoj havantaj malmulte da libera tempo por studi. 
Jules Verne
 
Jules Verne
1828-1905
Franca sciencfikcia verkisto,
A
120 lingvoj

Mallonge antaŭ sia morto Jules Verne entuziasmiĝis pri la ideo de Esperanto. Li ekverkis romanon, en kiu la lingvo ludis gravan rolon, Voyage d'étude (studvojaĝo), sed forpasis antaŭ verki la finon.

Citaĵo
 Li nature esprimiĝis en Esperanto, tiu internacia lingvo estante nun la plej disvastigita en centro de Afriko, kaj, same nature, li estis komprenata de ĉiuj kunmanĝantoj ĉe la tablo de la Rezidejo.
(el "Voyage d'études")
La ŝlosilo de komuna lingvo, perdita en la Babelturo, povas esti konstruita nur per uzado de Esperanto. 
Gustave Eiffel
 
Gustave Eiffel
1832-1923
Franca inĝeniero,
A
58 lingvoj


Citaĵo
 Esperanto... kvankam mi mem neniam kuraĝis ĝin lerni, por kio mia alta aĝo povas min senkulpigi, mi rekomendados ĝin al infanoj, ĉar ĝi estas unu el la plej facilaj aferoj kiujn ili iam povos lerni 
Rudolf Diesel
 
Rudolf Diesel
1858-1913
Germana inĝeniero,
A
55 lingvoj


Citaĵo
 De multaj jaroj mi mem interesiĝas pri Esperanto. Tiu ĉi internacia helplingvo plenumas bazajn kondiĉojn, por ke akceptu ĝin plej multaj popoloj kaj ke ĝi plue ekzistadu en natura ligo kun la ĉefaj gvidantaj lingvoj en la genia simpleco kaj logiko de sia strukturo.

Ĉi tiun lingvon mi pritraktas el vidpunkto de inĝeniero, kies klopodo estas direktita al ŝparo de energio... La celo de Esperanto estas ŝpari tempon, energion, laboron, monon, kaj plirapidigi, plisimpligi la internaciajn rilatojn.

De tiu vidpunkto estas malfacile kompreni kontraŭstarojn, kiaj ankoraŭ aperas kontraŭ enkonduko de la afero tiel utila por la homaro. Mi opinias enkondukon de Esperanto kiel necesegan bezonon por la paco kaj kulturo. 
Eduardo la 7-a
 
Eduardo la 7-a
1841-1910
Brita reĝo
A
51 lingvoj


Citaĵo
 Mi opinias ke Esperanto estas granda bonaĵo por la homaro kaj esprimas la deziron ke ĝi havu la plej kompletan kaj la plej rapidan sukceson. 
Bertha von Suttner
 
Bertha von Suttner
1843-1914
Aŭstra pacistino kaj verkistino, Nobel-premiito pri Paco,
A
39 lingvoj


Citaĵo
 La pacifismo kaj Esperanto estas kuzoj.

En la kreskanta internaciismo kiu ligos la popolojn de la mondo en pacan asembleon, Esperanto konsistigas la plej gravan organon.

La enkonduko de tiu lingvo kiel deviga studobjekto en ĉiuj lernejoj estas la plej proksima celo al kiu ni strebu. 
Auguste Forel
 
Auguste Forel
1848-1931
Svisa kuracisto kaj scienculo
E
13 lingvoj


Citaĵo
 Ne estas vere ke la uzo de Esperanto estas praktike ne realigebla. Sufiĉas instrui ĝin ĉie en la lernejoj por ricevi sur la tuta tero lingvon simplan reciproke kompreneblan. Mi pli bone komprenas Anglojn en Esperanto ol en la angla.

Tiu ĉi lingvo uziĝas jam multe kaj al ĝi mankas ankoraŭ nur oficiala enkonduko. Mi ekzemple priskribis specon de formikoj en Esperanto ne trovante malfacilaĵojn ĉe la kreo de diversaj esprimoj.
Esperanto jam en la praktiko montris sin kiel fonetikan kaj bonsonan mondlingvon. Ĝi estas tre facile legebla, parolebla kaj skribebla.
Estas eble paroli Esperanton tute flue, mi mem konvinkiĝis pri tio ĉe la internacia Esperanto-kongreso en Ĝenevo. Per Esperanto homoj de ĉiuj lingvoj komprenas unu la alian tre facile, kaj ĝia literaturo estas jam tre ampleksa.
Estas fakto, ke la malamikeco inter la popoloj ekzistas parte sur bazo de diverseco religia, parte sur bazo de diverseco en la lingvoj. Tio, kion oni nomas nacio-malamikeco, kauziĝas precipe nur de diverseco en la lingvoj.

[...] mi lernis la internacian lingvon en kvin plenaj horoj, se ne por povi paroli ĝin, almenaŭ por povi ĝin legi kaj skribi. 
Robert Baden-Powell
 
Robert Baden-Powell
1857-1941
Brita fondinto de skoltismo,
A
44 lingvoj


Citaĵo
 Se vi deziras ke via patrolo havu sekretan lingvon, lernu Esperanton. Ne estas malfacile kaj la lernolibro kostas nur dek centimojn. Tiu lingvo estas uzata en ĉiuj landoj: vi povos elturniĝi per ĝi eksterlande 
Odo Bujwid
 
Odo Bujwid
1857-1942
Pola bakteriologisto
E
2 lingvoj


Citaĵo
 Oni apenaŭ povas imagi hodiaŭ kiagrade la rilatoj inter la popoloj estus faciligitaj en la tago kiam ili finfine komprenus la neceson de komuna lingvo. 
Paul Doumer
 
Paul Doumer
1857-1932
Franca politikisto
A
25 lingvoj


Citaĵo
 Oni ne rajtas ne scii kio estas la arta lingvo de Doktoro Zamenhof. Mi eble ne konvertiĝos al la Esperantista kredo, sed, almenaŭ, mi konos ĝin kaj dediĉos kelkajn horojn al studo de la lingvo mem. ( junio 1910) 
Maurice Rollet de l'Isle
 
Maurice Rollet de l'Isle
1859-1943
Franca hidrografista ĝenerala inĝeniero de la franca maristaro,
E
1 lingvo


Citaĵo
 Esperanto posedas multe superan esprimoriĉecon ol tiu de la plej riĉa el la ekzistantaj aŭ mortintaj lingvoj. Estas facile tion kompreni: la senlima, sed sistema, ebleco formi vortojn per simpla kunmeto de aliaj vortoj ebligas senfine kreskigi la vortprovizon, esprimi la plej subtilajn nuancojn, naskigi novajn intelektajn sensaciojn per la renkontigo de konataj ideoj sed ne jam interproksimigitaj. 
Jean Jaurès
 
Jean Jaurès
1859-1914
Franca socialista politikisto,
A
33 lingvoj

Li proponis dum la Kongreso de la Socialista Internacio en Stuttgart en 1907 la uzon de Esperanto por la informoj dissenditaj de la Brusela Ofico de la Internacio.

L.L. Zamenhof
 
L.L. Zamenhof
1859-1917
Pola kuracisto,
iniciatinto de Esperanto
77 lingvoj


Citaĵo
 Kiam la popoloj povos interkompreniĝi, ili ĉesos malami unu la alian. 
Carl Lindhagen
 
Carl Lindhagen
1860-1946
Sveda magistratestro kaj ĉefjuĝisto,
A
7 lingvoj

En 1911 li metis la problemon de tutmonda lingvo al la decido de la sveda parlamento; revenis poste kun sia propono preskaŭ ĉiujare, de 1928 klare proponante Esperanton. Sekvo: en 1929, 1930, 1931 la parlamento voĉdonis sumon da 2900 kronoj por instruistaj kursoj de Esperanto.

Nitobe Inazo
 
Nitobe Inazo
1862-1933
Japana edukisto, Vic-Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj,
A
12 lingvoj

Li partoprenis la 13-an UK 1921 en Prago kiel oficiala delegito de la Ligo de Nacioj kaj verkis pri siaj spertoj tre favoran raporton, en kiu li nomis la internacian lingvon "motoro de internacia demokratio".

Citaĵo
 Oni povas aserti kun absoluta certeco ke Esperanto estas ok- ĝis dek-oble pli facila ol iu ajn fremda lingvo kaj ke eblas akiri perfektan elparoladon ne forlasante sian propran landon. Tio ĉi estas en si mem aprezinda rezulto. 
Robert Cecil
 
Robert Cecil
1864-1958
Angla ministro, Nobelpremiito pri Paco,
A
21 lingvoj

Kiel delegito de Sud-Afriko ĉe la Ligo de Nacioj, estis en 1920-21 fervora subtenanto de Esperanto.

Citaĵo
 Helpa mondlingvo ne estas bezonata nur de la intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem. 
Louis Lumière
 
Louis Lumière
1864-1948
Franca inventinto de la kinematografio,
A
44 lingvoj


Citaĵo
 Mi estas konvinkita, ke la ĝeneraligo de la uzo de Esperanto povus havi la plej feliĉajn sekvojn por la intemaciaj rilatoj kaj por la efektivigo de la universala paco. 
Romain Rolland
 
Romain Rolland
1866-1944
Franca verkisto, Nobel-premiito pri literaturo,
A
54 lingvoj


Citaĵo
 Por ke la popoloj interakordiĝu unue necesas ke ili aŭdu. Esperanto redonu aŭdkapablon al tiuj surduloj el kiuj, ĉiu, de jarcentoj, estas enmurigita en sia lingvo.
France: Pour que les peuples s’entendent, il faut d’abord qu’ils entendent. Que l’espéranto rende l’ouïe à ces sourds dont chacun, depuis des siècles, est muré dans son langage.  
Louis Couturat
 
Louis Couturat
1868-1914
Franca filozofo kaj matematikisto,
P
15 lingvoj


Citaĵo
 Esperanto ne estas fiksita kaj mortinta lingvo, simpla paŭso de niaj lingvoj, estas lingvo kapabla vivi, disvolviĝi kaj preterpasi per sia riĉeco, sia supleco kaj sia varieco la naturajn lingvojn. Fine estas lingvo kapabla je eleganteco kaj stilo, se oni konsentas ke la vera elganteco konsistas en simpleco kaj klareco, kaj ke stilo estas nur la ordo kiun oni metas en la esprimadon de siaj pensoj. 
Maksim Gorkij
 
Maksim Gorkij
1868-1936
Rusa verkisto
A
63 lingvoj


Citaĵo
 Konservema opinio obstine pruvas ke Esperanto estas utopio. La vera realo kiu iom post iom disvolviĝas, sed ĉiam pli energie, renversas la opinion de la konservemuloj. 
André Honnorat
 
André Honnorat
André Honnorat
1868-1950
Franca politikisto
A
3 lingvoj


Citaĵo
 Esperanto pro sia supleco kaj precizeco ĝuste taŭgas por la traduko de dokumentoj oficialaj kaj diplomataj kies plej subtilaj nuancoj estu nepre respektataj. 
Mohandas Karamchand Gandhi
 
Mohandas Karamchand Gandhi
1869-1948
Barata filozofo, politikisto,
A
134 lingvoj


Citaĵo
 Mi estas por sama kalendaro por la tuta mondo, same kiel mi estas por sama mono por ĉiuj popoloj kaj unu monda helplingvo kiel Esperanto por ĉiuj popoloj. 
Léon Blum
 
Léon Blum
1872-1950
Franca socialista kaj cionista ĵurnalisto, politikisto
A
34 lingvoj


Citaĵo
 Mi dezirus ke en ĉiuj vilaĝoj kaj en ĉiuj urboj, oni instruu Esperanton kiu estus faktoro por interakordiĝo de la popoloj kaj la plej certa rimedo por pluigi la universalan pacon. 
Édouard Herriot
 
Édouard Herriot
1872-1957
Franca politikisto kaj verkisto,
A
15 lingvoj


Citaĵo
 Okaze de la 37-a Universala Kongreso de Esperanto, mi estas feliĉa denove esprimi mian simpation por la Esperanta movado. Mi deziras ke la atento de la scienculoj estu allogita de la laboroj de tiu Kongreso kaj de la praktikaj servoj kiujn povas fari Esperanto. 
Paul Langevin
 
Paul Langevin
1872-1946
Franca fizikisto,
A
21 lingvoj


Citaĵo
 Antaŭ ĉio gravas resti ĉe unu lingvo. La provo de Esperanto estas konkludiga. Ĝi vivas, prosperas, respondas ĉiujn bezonojn kiujn respondu helplingvo. Ni certigu la disvolviĝon de Esperanto kaj nur de ĝi. 
Henri Barbusse
 
Henri Barbusse
1874-1935
Franca verkisto,
A
28 lingvoj


Citaĵo
 Tiuj kiuj imagis internacian lingvon havis tiun gloron kaj tiun genion entrepreni la union de la Homoj de la komenco.

France: Ceux qui ont conçu l’idée d’une langue internationale, ont eu cette gloire et ce génie d’entreprendre l’union des Hommes par le commencement.
Oni ne diru: estas aferoj pli gravaj kaj pli urĝaj ol lerni Esperanton. Oni ne plu rajtas prokrasti ĉi tiun komunan taskon kiu prezentiĝas al ĉiu.

France: Il ne faut pas dire : il y a des choses plus importantes et plus urgentes à faire que d’apprendre l’Espéranto. On n’a plus le droit de différer cette mission commune qui se présente à chacun. 
Henri Farman
 
Henri Farman
1874-1958
Angla/ franca aviadisto
A
19 lingvoj


Citaĵo
 Ne ĉiuj havas la kapablon esti poligloto, kaj, kun la senĉesaj progresoj de la veturado, estas necese ke la popoloj povu interkompreniĝi; facila internacia lingvo, alirebla al ĉiuj fariĝis absolute havenda. 
Édouard Belin
 
Édouard Belin
Édouard Belin
1876-1963
Franca inventisto de fototelegrafio
A
5 lingvoj


Citaĵo
 Konstantinte la rapidecon kaj la facilecon de niaj laboroj atingitaj per Esperanto, mi estas firme decidita lerni tiun lingvon. 
Pio la 12-a
 
Pio la 12-a
Eugenio Pacelli
1876-1958
Itala katolika papo
A
66 lingvoj


Citaĵo
 Mi antaŭvidas por Esperanto en la estonto de la civilizacio lokon similan al la latina en Mezepoko. Kiel mondlingvo ĝi fariĝos post kelkaj jaroj ilo por paco kaj unueco inter la popoloj. 
Maurice de Broglie
 

Kun 42 anoj de la Scienca Akademio (kun jean Perrin, Jean Charcot, ka.), en 1924 li esprimas la deziron ke Esperanto «ĉefverko de logikeco kaj simpleco» estu enkondukita en la instruprogramon de sciencaj klasoj kaj agnoskita kiel oficiala lingvo en internaciaj kongresoj.

Citaĵo
 Adopto de helplingvo certigus potencan progreson por la homaro... Por tiuj kiuj rilatadas kun fremdlingvuloj, tia lingvo devas esti la dua regenda lingvo; ĝi ŝparigus al ili la studon de aliaj fremdaj lingvoj la tagon kiam la kono de la helplingvo estos ĝeneraligita.
France: L’adoption d’une langue auxiliaire assurerait un puissant progrès à l’humanité... Pour ceux qui entretiennent des relations avec des personnes de langue étrangère, une telle langue doit être la seconde langue à maîtriser; elle leur épargnerait l'étude d'autres langues étrangères le jour où la connaissance de la langue auxiliaire serait généralisée. 
Albert Einstein
 
Albert Einstein
1879-1955
Germana fizikisto. Nobel-premio pri fiziko,
A
217 lingvoj

Li akceptis la honorprezidantecon de la 3-a Kongreso de SAT, kiu okazis en Kaselo (Germanio) en 1923. Tio ne estas miriga pro la evidenta malestimo, kiun Albert Einstein havis por la naciismo :

Citaĵo
 La naciismo estas infanmalsano. Ĝi estas la morbilo de la homaro.
La plej malbona el la gregaj institucioj nomiĝas la armeo. Mi hatas ĝin. Se homo povas senti ian plezuron range defili je la sono de muziko, mi malestimas tiun homon... Li ne meritas homan cerbon, ĉar mjelo kontentigas lin. Ni devus laŭeble plej rapide malaperigi tiun kanceron de la civilizacio. Mi vigle malamas la laŭkomandan heroismon, la senkialan perforton kaj la debilan naciismon. La milito estas la plej malestiminda afero. Mi preferus lasi min murdi ol partopreni en tiu hontindaĵo. 
Johano la 23-a
 
Johano la 23-a
Angelo Giuseppe Roncalli
1881-1963
Itala katolika papo
A
78 lingvoj


Citaĵo
 Esperanto estas la nuntempa universala lingvo. 
Georges Duhamel
 
Georges Duhamel
Georges Duhamel
1884-1966
Franca verkisto,
A
16 lingvoj


Citaĵo
 

Mi, laŭlonge de mia vivo, ĉeestis plurajn eksperimentojn de internaciaj lingvoj. La eksperimento de Esperanto ŝajnas la plej sukcesa, tiu kiu atingu veran sukceson. Esperanto povas esti vokita al granda estonto, precipe por homoj kiuj, devigataj vojaĝadi, havas intereson posedi ununuran ilon. Estas evidente ke okazis al mi, dum miaj vojaĝoj travojaĝi ses aŭ sep malsamajn landojn. Mi ne povis paroli la lingvojn de tiuj sep landoj kaj, en tiuj kondiĉoj, unu sola peranta lingvo povus esti sukcese uzata de iu nombro da homoj.
Ĉu Esperanto estas destinita doni artajn literaturajn ĉefverkojn? Mi kredas ke Esperanto povus iam naski esceptajn verkojn kaj destinitajn al diversa granda publiko. Mi tre fieras konstati ke iuj miaj libroj ekzistas brajle kaj Esperante.

Dum radia intervjuo en 1954 
Edward Sapir
 
Edward Sapir
1884-1939
Litova/ usona antropologo kaj lingvisto,
A
29 lingvoj


Citaĵo
 

La internacilingva movado estas havinta, ĝis nun, iel sektecan kaj esoteran mienon. Ĝi nun tamen ŝajnas kvazaŭ ĝi alprenus la ecojn de internacia malferma forumo. La kreskanta grado en kiu lingvistoj matematikistoj kaj sciencistoj pripensis la problemon estas promesplena signo por la estonto. Estas bona afero ke la ideo de internacia lingvo ne plu estas nur prezentita en idealismaj vortoj, sed pli kaj pli aspektas kiel praktika aŭ teĥnologia problemo kaj provo purigi la pensproceson. Inteligentuloj ne devus rajtigi al si fariĝi internacilingvodogmemuloj. Ili faru ĉion kion ili povas por konservi la problemon eksperimenta, bonvenigante kritikojn pri ĉiuj punktoj kaj fidante je iompostioma apero de iu internacia lingvo kiu taŭgus por la moderna spirito.
—The Function of an International Auxiliary Language, Romanic Review, Julio 1925
La logika neceso de internacia lingvo en modernaj tempoj estas en stranga kontrasto al la indiferenteco kaj eĉ kontraŭemo, kun kiu la plimulto da homoj rigardas ĝian eblon. La provoj ĝis nun faritaj por solvi la problemon inter kiuj Esperanto verŝajne atingis la plej altan gradon de praktika sukceso, tuŝis nur tre malgrandan parton de la popoloj.
La rezisto kontraŭ internacia lingvo havas malmulte da logiko aŭ psikologio por si. La supozita artefariteco de lingvo kiel Esperanto aŭ iu el la similaj lingvoj, kiuj estis prezentitaj, estis absurde troigita, ĉar estas sobra vero, ke estas praktike nenio en tiuj lingvoj kio ne estas prenita el la komuna stoko da vortoj kaj formoj, kiuj grade evoluis en Eŭropo.

Encyclopaedia of Social Sciences", 1950, vol. IX, p. 168 
Alfonso la 13-a
 
Alfonso la 13-a
1886-1940
Hispana reĝo
A
70 lingvoj


Citaĵo
 Nomumante la Doktoron Zamenhof Komandanto de la Ordeno de Izabela la Katolika, mi nur faris etan omaĝon al la grandega merito de la kreinto de Esperanto. Vi povas konsideri min ne nur amiko de Esperanto, sed ankaŭ Esperantisto. 
Willem Drees
 
Willem Drees
1886-1988
Nederlanda politikisto,
E
17 lingvoj


Citaĵo
 Ni devas fine havi komunan lingvon por internacia uzo kaj, tiel alloge kiel povas ŝajni la ideo elekti kiel tiun internacian lingvon unu el tiuj kiuj estas parolataj de centoj da milionoj da homoj, mi estas konvinkita ke neŭtrala lingvo kia Esperanto, antaŭ kiu ĉiuj homoj estas egalrajtaj, estas preferinda. 
Charlie Chaplin
 
Charlie Chaplin
1889-1977
Brita reĝisoro, produktoro, aktoro, scenaristo kaj humuristo,
U
115 lingvoj

En lia filmo The Great Dictator (La Diktatoro) aperas kvazaŭ-Esperantaj ŝildoj en la juda kvartalo.

Charles de Gaulle
 
Charles de Gaulle
1890-1970
Franca ŝtatestro, generalo,
K
94 lingvoj


Citaĵo
 Ili ne multe estus servintaj Eŭropon se ili estus estintaj senpatrujaj kaj se ili estus pensintaj, verkintaj en ia integrita Esperanto aŭ Volapuko.
Dum gazetarkonferenco en 1962, parolante pri Goethe, Dante kaj Chateaubriand. 
Maurice Genevoix
 
Maurice Genevoix
1890-1980
Franca verkisto,
A
6 lingvoj


Citaĵo
 Esperanto tute ne estas unuforma, robota lingvo sed, male, lingvo natura kaj fleksebla.
Esperanto kapablas esprimi la plej subtilajn nuancojn de pensoj kaj sentoj; ĝi sekve ebligas esprimiĝon maksimume ĝustan, literaturan kaj estetikan, kaj povas kontentigi la plej ofendiĝemajn, la plej detalemajn homojn; ĝi ne povas ofendi la fidelulojn de la naciaj lingvoj.

Radia intervjuo, 1959
Tio kion mi deziras, kaj vigle deziras, kaj tutkore deziras, estas ke la nacioj zorgu unue pri ĉio kio povas ilin interproksimigi, pri ĉio kio povas konduki ilin al interkompreniĝo kaj toleremo - kaj en tiu tereno dua lingvo, vere internacia kaj komuna, povas havi -memkompreneble- tre altan konsekvencon senpreze bonfari al la estontaj generacioj...

Mi scias kiu estas Zamenhof, mi scias ke vi tradukis ĉefverkojn kiuj apartenas al la komuna havaĵo de la universala literaturo kaj ke vi cetere devus daŭrigi laŭ ĉi tiu vojo ... 
Josip Broz Tito
 
Josip Broz Tito
1892-1980
Jugoslavia ŝtatestro,
E
69 lingvoj

Juna, li lernis Esperanton en malliberejo.

Citaĵo
 Lernu Esperanton la intelektuloj, ĉiuj kiuj havas kontaktojn kun eksterlando kaj precipe la laboristoj. 
John Ronald Reuel Tolkien
 
John Ronald Reuel Tolkien
1892-1973
Angla filologo kaj profesoro de Oxford, verkisto,
K
101 lingvoj


Citaĵo
 Tio tuŝis min, kiel la komenco de la 1914-a milito, kiam mi malkovris, ke la «legendoj» dependas de la lingvo al kiu ili apartenas; sed vivanta lingvo same dependas de siaj legendoj, kiujn ĝi komunikas tradicie. […] Volapuko, Esperanto, Ido, Novialo, ktp. ktp. estas ĉiuj mortaj, multe pli ol la praaj, ne plu uzataj lingvoj, ĉar la kreintoj neniam elpensis esperantajn legendojn 
Jean Rostand
 
Jean Rostand
1894-1977
Franca verkisto kaj biologo,
A
9 lingvoj


Citaĵo
 La unuiĝo de la homa specio vokas la unuecon de lingvo... Mi esperas ke ne estas malproksima la tempo kiam la homoj povos interkomuniki per Esperanto.
Kun granda kontento mi asociiĝas al ĉiuj kiuj deziras la ĝeneraliĝon de la lernado de unu sola internacia lingvo, kapabla faciligi la kulturajn interŝanĝojn inter la nacioj. Mi ne dubas ke laborante por la disvastiĝo de Esperanto, oni ankaŭ laboras por pli bona transsendo de la scio kaj la interkompreniĝo de la popoloj. 
Paŭlo la 6-a
 
Paŭlo la 6-a
Giovanni Battista Montini
1897-1978
Itala katolika papo
A
66 lingvoj


Citaĵo
 Ni direktas nian saluton kaj nian bondeziron al la partoprenantoj de la Internacia Kongreso de la Esperantistaj Katolikoj. Estas nia sincera deziro kiun ni valorigas per nia apostola beno. 
Maryse Bastié
 
Maryse Bastié
1898-1952
Franca aviadistino,
A
8 lingvoj


Citaĵo
 En miaj multnombraj vojaĝoj, mi ĉiam deziris la uzon de komuna internacia lingvo. Esperanto, facila kaj simpla, devus esti deviga. 
Franz Jonas
 
Franz Jonas
1899-1974
Aŭstra ŝtatestro,
E
19 lingvoj

Li salutis la mondan gazetaron Esperantlingve okaze de sia vizito en Parizo en 1972.

Citaĵo
 Kvankam la internacia vivo fariĝas ĉiam pli kaj pli intensa, la oficiala mondo plu vivigas la malnovajn kaj maladekvatajn metodojn de lingva interkompreniĝo. 
Mario Pei
 
Mario Pei
1901-1978
Itala/ usona lingvisto,
A
4 lingvoj

En pluraj el siaj multnombraj verkoj (ekz. en "One Language for the World") prof. Pei favore traktis Esperanton. Lia broŝuro "Wanted: a world language" (1969) ankoraŭ estas unu el la plej bonaj anglalingvaj informiloj pri Esperanto; ĝi aperis ankaŭ en la nederlanda (du eldonoj).

George Orwell
 
George Orwell
1903-1950
Angla verkisto,
K
85 lingvoj

Orwell malŝatis Esperanton kaj uzis ĝin kiel modelon por la burokrata lingvo Newspeak (eo: novparolo) en la romano "1984". La formado de la vorto 'ungood' sekvas la gramatikon de la Esperanta vorto 'malbona' kun negativa prefikso.

Louis Armand
 
Louis Armand
Louis Armand
1905-1971
Franca inĝeniero
A
7 lingvoj


Citaĵo
 Mi tre volonte konfesas la amplekson de la servoj kiujn povus fari la uzo de helplingvo kaj tute ne estas inter tiuj kiuj rifuzas Esperanton pretekstante ke ĝi estas arta lingvo. 
Willy Brandt
 
Willy Brandt
1913-1992
Germana socialdemokratia politikisto kaj kanceliero, Nobel-premiito pri Paco,
A
63 lingvoj


Citaĵo
 La celo de pacema interkompreniĝo preter la diversaj konceptoj kaj landlimoj meritas la subtenon de ĉiuj spiritaj kaj politikaj fortoj.
La sukcesoj de Esperanto estas agnoskitaj de UNESKO. UNO bonvolu efike insisti por ke oni daŭrigu la verkon iniciatitan de Doktoro Zamenhof. 
François Mitterrand
 
François Mitterrand
1916-1996
Franca socialista politikisto, ŝtatestro,
A
59 lingvoj


Citaĵo
 [...] miaj amikoj parlamentanoj deponis dum la antaŭa sesio de la Nacia Asembleo leĝoproponon celantan inkluzivi la internacian lingvon Esperanto en la lernadoj meza kaj supera kiel elektebla lingvo.

Se la francoj konsentos al mi sian konfidon, mi petos de la Registaro ke ĝi submetu tiun leĝproponon al la Parlamento.

Balotpromesoj 1981 
Johano Paŭlo la 2-a
 
Johano Paŭlo la 2-a
Karol Józef Wojtyła
1920-2005
Pola katolika papo
A
104 lingvoj

Plurfoje li esprimis sian simpation al Esperanto, kiun li ekuzis unuafoje en 1994 por sia beno Urbi et Orbi okaze de sia paska mesaĝo kun 51 aliaj lingvoj.

Robert Francis Kennedy
 
Robert Francis Kennedy
1925-1968
Usona politikisto,
A
42 lingvoj


Citaĵo
 Estas tre verŝajne ke neŭtrala lingvo estus pli utila kiel komunikilo inter la diversaj nacioj de la mondo. Esperanto jam delonge estas unu el la ĉefaj kandidatoj por tiu funkcio. 
Fidel Castro
 
Fidel Castro
1926-2016
Kuba ŝtatestro,
A
150 lingvoj


Citaĵo
 Mi konsideras min kiel soldato de Esperanto. Ne gravas ke vi ne estas multnombraj, via ideo venkos. Ĝi venkos ĉar ĝi estas justa. Ĉiu nacio havas sian lingvon, la homaro havu la sian: Esperanton.
Parolado antaŭ la UK en 1990 
Lars Forsman
 
Lars Forsman
1938-
Sveda lingvoinstruisto
A
1 lingvo


Citaĵo
 Kiel lingvoinstruisto, mi estis tre skeptika pri Esperanto ĝis mi troviĝis antaŭ kelkaj jaroj antaŭ grupo da Esperantoinstruistoj por prelegi pri la lingvoinstruado. Mi tiam konstatis ke tiu lingvo, kiun oni nomas "arta", estis elegante uzata inter ili de la partoprenintoj kaj nun -- estinte de kvar jaroj profesoro en la Supera Popollernejo de Karlskoga, en la sekcio Esperanto -- mi scias ke ĝi same bone funkcias kiel ĉia alia lingvo. 
Noam Chomsky
 
Noam Chomsky
1928-
Usona lingvisto,
K
83 lingvoj

Dum prelego en 2003 al demando ĉu generativa gramatiko aplikiĝas al Esperanto, Chomsky respondis "Esperanto ne estas lingvo". Tiu diro kaŭzis grandan emocion en la esperantistaro kiu abunde reagis kaj plu reagas. Ĉar Chomsky estas taksata unu el la plej eminentaj lingvistoj, kaj krome ĉar li estas oponanto al politiko en sia lando kaj simpatianto de anarki-sindikatismo, movado kies iuj branĉoj rekte subtenas Esperanton, lia diro estas des pli ŝoka. Se iu stultulo estus tion dirinta neniu komentarius

Citaĵo
 Esperanto ne estas lingvo 
Henriette Walter
 
Henriette Walter
1929-
Franca lingvisto,
A
3 lingvoj


Citaĵo
 Lingvo, tio estas maniero vidi la mondon
Esperanto estas tre bone farita lingvo, plene kohera, kaj bazita sur grandvalora humanista ideologio. 
Umberto Eco
 
Umberto Eco
1932-
Itala semiotikisto,
A
62 lingvoj


Citaĵo
 La homoj daŭre perceptas Esperanton kiel la proponon de ilo. Ili scias nenion pri la idea impeto, kiu ĝin vivigas. Tamen, ĝuste la biografio de Zamenhof ravis min. Necesus pli bone diskonigi tiun aspekton!... La historia kaj ideologia flanko de Esperanto restas funde nekonata.
Mi studis la gramatikon de Esperanto [...] kaj mi konstatis ke ĝi estas lingvo konstruita kun inteligenteco kaj kiu havas tre belan historion. 
Claude Hagège
 
Claude Hagège
1936-
Franca lingvisto,
A
6 lingvoj


Citaĵo
 En sia konstruo, ĝi estas lingvo kiun oni povas konsideri kiel unu el la grandaj lingvoj de Eŭropo. Mi opinias ke Esperanto estas solvo inter aliaj, kaj ke ĝi povus havi por si la avantaĝon, seriozan, t.e. , kontraŭe al iu ajn el la lingvoj kun eŭropa alvokiĝo, ĝi ne estas antaŭita aŭ sekvita per politika kaj nacia engaĝiĝo. Kaj tio estis, cetere, la ideo de ĝia inventinto. Zamenhof (…), tion diris en tiu epoko, en 1887, kiam li publikigis (…) la unuan libron, kiu proponis Esperanton. Kaj oni scias, do jam de longa tempo, Esperanto havas por si, havis por si, ĉiam havas por si, ne esti lingvo de nacio kaj de popolo, ankoraŭ malpli de ŝtato laŭ la hegela senco de la vorto, en kio estas sufiĉe favoraj trajtoj. 
Pelé
 
Pelé
Edison Arantes do Nascimento
1940-
Brazila fubalisto,
A
69 lingvoj


Citaĵo
 Esperanto estos ĝenerale tre utila al sportistoj por interproksimigi ilin kaj faciligi por ili amikajn kaj sportajn interrilatojn . 
Paulo Coelho
 
Paulo Coelho
1947-
Brazila verkisto
U
58 lingvoj


Citaĵo
 La tutan sian vivon li dediĉis al trovo de la sola lingvo per kiu parolas Universo – por tio li ja studis. Komence li entuziasmiĝis pri Esperanto, poste pri religioj, kaj fine pri Alkemio. Kaj jen nun li flue parolas en Esperanto, detale scias historion de diversaj konfesioj, sed alkemiisto li ankoraŭ ne fariĝis.
El "la Alkemiisto", 1989 
Ramón Barea
 
Ramón Barea
Ramón Barea
1949-
Hispana filmisto
U
1 lingvo

En lia filmo "El coche de pedales" (2004) la patro de la ĉefrolulo estas instruisto de Esperanto kaj oni aŭdas dialogojn en la Internacia Lingvo.

Michael Jackson
 
Michael Jackson
1958-2009
Usona pop-muzikisto, spektaklisto kaj dancisto,
U
141 lingvoj

Post la murfalo de Berlino, Michael Jackson elektis, por antaŭenigi la pacon, uzi Esperanton en sia muzikdisko HIStory kaj ankaŭ la simbolon pri la kvinpinta stelo de la internacia lingvo, tiu simbolo ... verda kiel la espero.

Michel Onfray
 
Michel Onfray
1959-
Franca filozofo,
A
16 lingvoj


Citaĵo
 Esperanto proponas loĝi universalan lingvon, kosmopolitan, tutmondan kiu konstruiĝas sur malfermiteco, akceptemo, plilarĝiĝo; ĝi volas la finon de tiu malbenita lingvokonfuziĝo kaj apero de lingvo kapabla plenigi la interkompreniĝofosaĵon inter popoloj; ĝi proponas konkretan konceptogeografion kiel antitezon al la teritorireligio; ĝi vetas sur estado kiel genealogio de sia ontologio kaj ne sur havado; ĝi estas aspiro al nova periklea Grekujo por la tuta homaro - ĉar greka estis ĉiu kiu parolis greklingve : oni loĝis la lingvon pli ol la teritorion-; ĝi estas la prometea ateisma volo ne egali la diojn, sed agi sen ili, jen materio por pruvi ke la homoj kreas la historion - kaj ne inverse. 
Sonja Lang
 
Sonja Lang
1978-
Kanada tradukistino,
EP
15 lingvoj

Profesia tradukistino de la angla kaj de Esperanto, Esperantoblogistino, ŝi inventis la planlingvon Tokipono, kiu estas lingvo simpla, laŭ la pensoj de Taoismo.

Daniel Tammet
 
Daniel Tammet
1979-
Brita altnivela aŭtisma verkisto,
P
24 lingvoj

Li, laŭ propra diro, parolas 11 lingvojn inter kiuj Esperanto. La islandan li vetcele lernis en deko da tagoj. Li kreis plurajn planlingvojn.

Citaĵo
 Mi opinias Esperanton tute netaŭga. Unue, mi opinias, ke ĝi aspektas malbelege. Aliflanke ĝi aspektas kiel dishakita latina aŭ bastardigita formo de hispana kaj aliflanke la diversaj diakritiloj kaj signoj igas ĝin maltaŭga por enigo en komputilajn lingvojn, tekstprilaborilojn kaj la reton, kiu estas la plej grava komunikilo en la mondo.
SED, kaj tio estas grava sed-aĵo, mi vere respektas Esperanton kaj la heredaĵon de Zamenhof. Mi almenaŭ agnoskas, ke estas malperfektaĵoj en ĈIUJ lingvoj naturaj kaj artaj, sed ke ili estas transireblaj [supereblaj]. Homoj estas inteligentaj estuloj, almenaŭ iliaj mensaj kapabloj estas konsiderindaj, kaj malgravaj teĥnikaj mankoj en lingvo ne aŭtomate signifu, ke ili [ĝi] estas 'maltaŭgaj' [maltaŭga]. 
klarigoj de la mallongigoj
  •  A: Apoganto
  •  E: Esperantisto
  •  U: Uzinto
  •  D: Denaskulo
  •  DE: Denaska Esperantisto
  •  I: Influanto
  •  K: Kontraŭanto
  •  P: subtenanto de alia(j) Planlingvo(j)
  •  EP: Esperantisto, kreanto aŭ subtenanto de alia(j) Planlingvo(j)
  • La nombro da lingvoj estas tiu de la artikoloj troveblaj en Vikipedio
  •  A:Apoganto estas elstara homo kiu almenaŭ unufoje, iukaze multfoje, publike esprimis opinion favoran al Esperanto, pledis por ĝi en internaciaj rondoj (SDN, UNO, UNESKO, ...)
  •  D:Denaskulo estas homo kiu lernis Esperanton kiam infano, eĉ se li/ŝi poste ne plu aperis en la Esperanta movado (George Soros, Zsuzsa Polgár)
  •  DE:Denaskaj Esperantistoj estas homoj kiuj lernis Esperanton kiam infano kaj publike agadis en la Esperanto-movado
  •  E:Esperantisto estas homo kiu lernis la lingvon kaj agadis en la Esperanto-movado, verkis en Esperanto, propagandis por ĝi, studis ĝin, ktp
  • "verkisto, E" signifas ke temas pri homo kiu verkadis nacilingve kaj estis Esperantisto
    "E-verkisto" signifas ke temas pri homo kiu verkis precipe en Esperanto kaj famiĝis pro tio
  •  I:Influanto estas homo kiu aspiris al kreo de internacia lingvo, per sia penso inspiris aŭ influis Esperanton aŭ almenaŭ parton de Esperantistoj (Silvio Gesell)
  •  K:Kontraŭantoj estas famaj homoj kiuj almenaŭ unufoje publike esprimis opinion malfavoran al Esperanto (George Orwell, Noam Chomsky, John Ronald Reuel Tolkien) eĉ se ili ne restis ĉe tiu opinio
  •  P:Subtenanto de alia(j) Planlingvo(j) estas ĉu elstara figuro de alia planlingvo (Johann Martin Schleyer, Louis Couturat, Richard Berger, André Martinet), ĉu homo kiu iam dum sia vivo estis Esperantisto kaj en alia tempo ĉu subtenanto (Louis de Beaufront, Wilhelm Ostwald) ĉu aŭtoro de alia(j) planlingvo(j)
  •  EP:Homoj kiuj iam subtenis Esperanton kaj en alia tempo subtenis alian planlingvon aŭ kreis alian Planlingvon, eĉ se ili restis subtenatoj de Esperanto (Daniel Tammet, Sonja Lang)
  •  U:Uzantoj estas precipe artistoj kiuj almenaŭ unufoje uzis Esperanton en unu el siaj verkoj (Charlie Chaplin, Michael Jackson, Leslie Stevens, Ramón Barea)
  • Eksteraj ligiloj redakti


    Sekva paĝo : Listo