Projekto:Vizaĝoj/priskribo

Vizaĝoj Galerio Lingvoj Vivtempoj Agoj kaj diroj Listo Pri la projekto

Jen paĝoj por helpi al konkretigo de "Projekto Vizaĝoj" de UEA kiun Probal Dasgupta prezentas jene:

ni proponu la ideon 'projekto vizaĝoj' al la Landaj kaj Fakaj Asocioj. ties laborplanon kaj la identigon de vizaĝoj faru ili, partnere kun UEA. ni ne provu ĉi-komitate kovi la planojn mem, sed nur aprobu la principon kaj invitu la landajn kaj fakajn asociojn.
la projekto temas pri la konatigo al la eksteresperantista mondo -- kaj kiel eble plej ankaŭ pere de la etnaj lingvoj -- de tiuj el 'niaj' vizaĝoj, kies valorecon relative tuje konstatos ankaŭ neverdaj legontoj.
mi unuavice pensis pri Sekelj kaj Eroŝenko, kiel vi scias, sed certe la elekton de indaj vizaĝoj oni plej taŭge faros enlande. eble foje temos pri iuj interlandaj figuroj, kie oni volos doni al UEA aparte 'interlandan' kunordigan rolon, sed laŭ mi tiun ĉi projekton devus plej rekte 'kunposedi' la landaj kaj fakaj asocioj; al UEA apartenu la laboro sproni, instigi, kaj reinstigadi se mankos energio por daŭrigo en iuj landoj.

Probal Dasgupta, 20a de novembro 2009, projekto vizaghoj en la Diskutlisto de la Komitato de UEA

La ĉi-tiea "Projekto Vizaĝoj" konsistas el provizo de informoj pri elstaraj homoj en rilato kun Esperanto por kiuj Vikipedio jam havas artikolojn en diversaj lingvoj. Ili troviĝas ĉi tie prezentitaj en diversaj formoj:

  • Tabelo de la 124 plej famaj homoj ordigitaj laŭ naskjaro; indikitaj periodoj estas tiuj dum kiuj la homoj estis publike aktivaj
  • Galerio de ĉiuj 235 menciitaj homoj ordigitaj laŭ naskojardekoj (67 inter ili estas vivantaj), kaj 1 libro.
  • Tabelo laŭ homoj kaj lingvoj en kiuj jam ekzistas artikoloj en Vikipedio kun ligiloj al la 4 576 artikoloj en 220 lingvoj
  • Grafiko montranta la vivtempon de la menciitaj homoj
  • Plena listo kun bazaj informoj
  • Agoj kaj diroj de iuj famuloj

La homoj menciitaj en Vikipedioj en diversaj lingvoj pro sia rilato al Esperanto povas esti:

Vikipediaj taskoj redakti

Enmeto de {{Projekto vizaĝoj}}

en paĝo pri Tibor Sekelj
aspektas jene :

Trovu « Tibor Sekelj » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Ĉi tiu projekto celas kolekti informojn pri vizaĝoj de la movado por Internacia Lingvo, sed ankaŭ utilas por listigi vikipediajn taskojn por ke Vikipedio estu uzata por provizi informojn pri tiuj vizaĝoj. Tiuj taskoj estas :

  • provizi bildon kiam mankas (aŭ pli bonan kiam la jam ekzistanta ne estas kontentiga)
  • provizi artikolojn en ĉiuj vikipediaj lingvoj (por 200 vizaĝoj en 250 lingvoj, temas pri 50 000 artikoloj el kiuj ekzistas malpli ol 4 000)
  • provizi sekcion en la artikoloj en kiu la rilato de la homo al la Internacia Lingvo estu emfazita (tre ofte tia sekcio ekzistas nur en Esperanto)
  • krei similajn projektpaĝojn en nacilingvoj
  • al paĝoj pri homoj menciitaj en la projekto oni aldonu {{Projekto vizaĝoj}} kiuj atentigas pri la ligiteco de la koncernulo kun la ideo pri « internacia lingvo »

Pri la projekto redakti

La projekton iniciatis Arno Lagrange en aŭgusto kaj septembro 2010, instigita de la UEA-projekto, tiel kiel ĝin prezentas Probal Dasgupta, unue en Esperanto kaj sekve en la franca. La lingvotabela paĝo kaj la ŝablonoj inkluzivitaj estas pretigitaj por multlingva uzo, kio evitas la pezan taskon traduki kaj teni akurata plurlingve la datumojn kiujn ĝi montras. La vizaĝoj estas kolektitaj el

Fokuso redakti

La jaro 2012 estas proklamita « Jaro de Tibor Sekelj » okaze de la centjariĝo de lia naskiĝo. Jam en januaro 2009 en Meta-Vikipedio la artikolo pri Tibor Sekelj estis proklamita « Traduko de la Semajno », kio rezultis ke ekestis artikoloj en 14 pliaj lingvoj krom la 8 jam tiam ekzistantaj el kiuj pluraj signife ampleksiĝis. Novaj penoj estas planitaj por atentigi la mondon pri tiu meritoplena Esperantisto, supozeble la plej fama ekster la Esperanto-movado. Inter tiuj penoj estas plu ampleksigi la artikolojn de Vikipedio pri Tibor Sekelj en diversaj lingvoj kaj kreskigi la nombron da lingvoj en kiuj estas artikoloj. Por kunordigi tiujn penojn estas paĝo :

Vidu ankaŭ redakti

Ĝeneralaj redakti

Pri apartaj homoj redakti


Sekva paĝo : Vizaĝoj