Prokopis Pavlopoulos

Prokopis PAVLOPOULOS (greke: Προκόπης Παυλόπουλος prononcita [proˈkopis pavˈlopulos], naskiĝis la 10-an de julio 1950) estas greka advokato, universitata profesoro kaj politikisto. En 2004–2009 li estis Ministro por la Interno (kiel Ministro por la Interno, Publika Administro kaj Decentralizo de 2004 al 2007 kaj Ministro por la Interna kaj Publika Ordo de 2007 al 2009).

Prokopis Pavlopoulos
Persona informo
Προκόπη Παυλόπουλο
Naskiĝo 10-an de julio 1950 (1950-07-10) (73-jaraĝa)
en Kalamata
Religio ortodoksismo vd
Etno grekoj vd
Lingvoj greka vd
Loĝloko Neo Psychiko vd
Ŝtataneco Grekio vd
Alma mater Universitato Panteono-Assas • Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno vd
Partio Nea Dimokratia vd
Subskribo Prokopis Pavlopoulos
Profesio
Okupo politikistoadvokato • universitata instruisto • juristoakademiano vd
Laborkampo publika juro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Prokopis Pavlopoulos 2016.

De 2015 ĝis 2020 li estis prezidento de Grekio.[1]

Akademia kariero redakti

Prokopis Pavlopoulos naskiĝis en Kalamata al universitata profesoro Vasilios Pavlopoulos kaj kreskis en la sama urbo.[2] Kiam li finiĝis la lernejon en sia hejma urbo, li eniris la Leĝan Lernejon de la Universitato de Ateno en 1968.

En 1975, dum registara esplorado, li ricevis sian DEA en la Pariza Panthéon-Assas Universitato, sekvita de lia PhD en 1977 pri Publika Juro. Li tiam revenis al Grekio servi sian militistan servon en la Signala Korpuso de la Armeo (1978–79). Li elektiĝis kiel Lekciisto ĉe la Universitato de Ateno en 1980 kaj li estis antaŭenigita al Leganto en 1981. En 1983 li fariĝis Kunhelpa Profesoro kaj li estis antaŭenigita al Asocia Profesoro en 1986. En 1989, li estis elektita (Plene) kiel Profesoro de Administracia Juro. En 1986, Pavlopoulos estis adjunkta fakultata membro ĉe la Panthéon-Assas Universitato.[3]

Politika kariero redakti

Pavlopoulos estis sekretario al la unua Prezidanto de la metapolitefsi, Michail Stasinopoulos, en 1974.[4] Ekde Novembro 1989 ĝis Aprilo 1990, li servis kiel sinsekva Ministro pro la Prezidanteco kaj registrara proparolanto en la ekumena registraro gvidita de Xenophon Zolotas. Li servis kiel kapo de la laŭleĝa oficejo al Prezidanto Konstantinos Karamanlis de 1990 al 1995 kaj politika konsilanto al Miltiadis Evert, tiam prezidento de Nova Demokratio, de septembro 1995. Li estis elektita kiel Ŝtata MP por la Nova Demokratia partio en la 1996 parlamenta balotado kaj en la 2000 parlamenta balotado li estis elektita kiel MP por Ateno koncernato. Li estis nomumita kiel Gazetisto de Nova Demokratio kaj Informa Proparolanto de Evert la 20-an de aprilo 1996; li poste fariĝis ĝia Parlamenta Proparolanto ĉirkaŭ la 14-a de aprilo 2000.[5]

Sekve de la balotado de marto 2004, kiu estis gajnita de Nova Demokratio, Pavlopoulos fariĝis Ministro por la Interno, Publika Administro kaj Decentralizo en la nova registaro de la Ĉefministro Kostas Karamanlis la 10-an de marto 2004. En la registaro nomumis sekvantan venkon de Nova Demokratio en la septembro 2007 parlamenta balotado, la Interna Ministerio estis kombinita kun la Ministerio de Publika Ordo kaj Pavlopoulous fariĝis Ministro de la Interna kaj Publika Ordo.[6]

Li estas membro de la Centra Komitato de Nova Demokratio kaj la 29-an de julio 2004 li estis nomumita kiel membro de Politika Konsilio de la partio.[7]

La 17-an de februaro 2015, Ĉefministro Alexis Tsipras nomumis Pavlopoulos kiel kandidato de la reganta SYRIZA–ANELa koalicio por la posteno de Prezidanto de Grekio en la prezidenta balotado kiu komencis en decembro 2014.[8] La 18-an de februaro 2015, subtenita de SYRIZA, ANEL kaj lia propra Nova Demokratia partio, Pavlopoulos estis elektita de la greka Parlamento kiel la nova Prezidanto de Grekio per 233 voĉdonoj en favoro. Li estas programita sukcesi Karolos Papoulias post la fino de la termino de tiu lasta la 13-an de marto 2015.[1]

Privata vivo redakti

Pavlopoulos estas edzo de Vlassia Pavlopoulou-Peltsemi kaj kune ili havas du filinojn, Maria kaj Zoe kaj unu filon, Vasilis.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 "Πρόεδρος της Δημοκρατίας με 233 ψήφους ο Προκόπης Παυλόπουλος", in.gr, 18a de Februaro 2015. Kontrolita 18a de Februaro 2015. (Greka)
  2. "Ποιος είναι ο Προκόπης Παυλόπουλος, ο υποψήφιος Πρόεδρος της Δημοκρατίας", in.gr, 17a de Februaro 2015. Kontrolita 17a de Februaro 2015. (Greka)
  3. Oberlé, Thierry, "Pavlopoulos, un ministre de l'Intérieur dans la tourmente", 11 December 2008. (france)
  4. CV ĉe retejo de la greka ambasado en Francio Arkivigite je 2007-10-22 per la retarkivo Wayback Machine.
  5. Pavlopoulos estis sinsekve re-elektita por Ateno dum la 2000, 2004, 2007, 2009 kaj 2012 balotadoj.
  6. "New faces and trusted aides are unveiled in Karamanlis’s Cabinet", ANA (ekathimerini.com), 19a de Septembro, 2007.
  7. "New Democracy elects party secretary, Political Council; PM addresses Central Committee", Athens News Agency, 30a de Julio, 2004.
  8. "Τον Προκόπη Παυλόπουλο πρότεινε η κυβέρνηση για Πρόεδρο", in.gr, 17a de Februaro 2015. Kontrolita 17a de Februaro 2015. (Greka)

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Prokopis Pavlopoulos en la angla Vikipedio.