Proksimuma kalkulado

(formala)
~ (neformala)


simboloj prezentantaj
proksimuman kalkuladon

Proksimuma kalkulado estas nepreciza prezento de io, kio tamen sufiĉe proksimas por esti uzata. Ankaŭ la procezo de ricevo de la prezento estas la proksimuma kalkulado.

Kvankam proksimuma kalkulado estas plej ofte aplikata al nombroj, ĝi estas ankaŭ ofte aplikata al tiaj aĵoj kiel matematikaj funkcioj, formoj, kaj fizikaj leĝoj.

Proksimumaj kalkuladoj povas esti uzataj, ĉar nekompleta informo malebligas uzon de precize ĝustaj prezentoj. Multaj problemoj en la fiziko estas aŭ tro kompleksaj por analitike solviĝi, aŭ neeblaj por preciza solvado. Do, eĉ kiam la ĝusta prezento estas sciata, povas esti preferinde uzi proksimuman kalkuladon, kiu simpligas analitikon sen granda perdo de ĝusteco.

Ekzemple, fizikistoj ofte aproksimas la formon de la Tero kiel sfero, eĉ kvankam pli precizaj prezentoj eblas, ĉar multaj fizikaj kondutoj — e.g. gravito — multe pli simple kalkuleblas por sfero ol por malpli regulaj formoj.

La problemo pri du (aŭ pli multaj) planedoj orbitantaj ĉirkaŭ stelo precize ne solveblas. Ofte, se oni malagnoskas la gravitaj efikoj de la planedoj unu al la alia, kaj ŝajnigante, ke la stelo mem ne moviĝas, oni povas trafi bonan proksimuman solvon. Uzo de peturbaĵoj por korekti erarojn povas doni pli precizajn solvojn. Simulado per komputilo de la movoj de la planedoj kaj la stelo ankaŭ donas pli ĝustajn solvojn.

La tipo de proksimuma kalkulado uzata dependas de la havebla informo, la grado de ĝusteco postulita, la tikleco de la problemo je tiuj datumoj, kaj la ŝparadoj (kutime en tempo kaj peno), kiuj atingeblas per proksimuma kalkulado.

Scienco redakti

La scienca metodo estas praktikata kun konstanta interago inter sciencaj leĝoj (teorio) kaj empiriaj mezuroj, kiuj estas konstante komparitaj unuaj al la aliaj.

Proksimuma kalkulado ankaŭ signifas uzadon de pli simpla procezo. La modelo estas uzata por pli facile fari antaŭdirojn. La plej komunaj versioj de filozofio de sciencoj akceptas, ke empiriaj mezuroj ĉiam estas proksimumaj kalkuladoj — ili ne perfekte prezentas tion kio estas mezurita. La historio de scienco indikas, ke la sciencaj leĝoj kutime konsiderataj kiel veraj je ĉiu ajn momento en la historio estas nur proksimumaj kalkuladoj al iu pli profunda aro de leĝoj.

Ĉiufoje, kiam pli nova aro de leĝoj estas proponita, estas postulite, ke en la limigantaj situacioj en kiuj la pli malnova aro de leĝoj jam estas testita kontraŭ eksperimentoj, la pli novaj leĝoj estu proksimume identaj al la pli malnovaj leĝoj, ene de la mezuraj necertaĵoj de pli malnovaj mezuroj. Ĉi tio estas la rilata principo.

Matematiko redakti

Ciferecaj proksimumaj kalkuladoj ĉiam rezultas de uzado de malgranda kvanto da signifaj ciferpozicioj. Proksimuma kalkulada teorio estas branĉo de matematiko, kvanteca parto de funkcionala analitiko. Diofanta proksimuma kalkulado traktas proksimumiĝon al reelaj nombroj per racionalaj nombroj. La simbolo "≈" signifas "proksimume egala al"; la tildo "~" kaj la simbolo "pesilo" " " estas ordinaraj alternativoj.

Vidu ankaŭ redakti