Prolamino estas proteino, solvebla nur en densa alkoholo (kaj ne en akvo), trovebla en plantaj grajnoj, simila al globulino. Ĝi entenas grandkvante aminoacidojn prolino kaj glutamino (el tio la nomo). Ĝi enhavas malgrandkvante argininon, lizinon kaj histidinon.

La tritika gliadino entenas 14 masprocentojn da prolino, 45 masprocentojn da glutamino kaj etan lizinon. La hordea prolamino nomiĝas hordeino, la maiza kiel zeino.

Oni nomas tiujn grajnoproteinojn, kiuj ne solviĝas en akvo, sed do en acidaj aŭ lesivaj solvaĵoj, kiel glutelinoj.

La prolaminoj kaj glutelinoj estas miksaĵoj de diversaj proteinoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.