La prolativo estas adverba kazo, ekzemple, en la finno-ugraj lingvoj, kiu esprimas vojon, laŭ kiu io povas moviĝi aŭ esti sendata. Krome ĝi esprimas antaŭ ĉio en la Finna ankaŭ la manieron de transporto[1].

Uralaj lingvoj redakti

Enca redakti

En la enca lingvo la prolativo havas diversajn finaĵojn depende de la dialekto, nome -'one-on. Jen ekzemple - unue postpozicio sen aldono kaj poste kun antaŭa substantivo, se tio troveblis en la listo. Alie nur la ekzemplo kun substantivo aperas.[2]

  • iro'one, ilo'one, iroon "laŭlonge sub" (germane unten entlang); pe' iroon "laŭlonge sub la arbo" (germane unter dem Baum entlang)
  • kio'one, kod'e'one, keon "laŭflanke" (germane die Seite entlang, nahebei); moga' keon "laŭlonge ĉe arbaro" (germane am Wald entlang)
  • moga' ḿion "tra arbaro" (germane durch den Wald), mōga meon "tra arbaro, laŭ arbaro" (germane durch den Wald, den Wald entlang)

Finna redakti

En la finna la prolativo havas la sufikson -tse. La finaĵo estas uzata kaj en la pluralo kaj en la singularo . Ekzemple postitse = "per poŝto". La singularaj formoj estas malofte uzataj.[3][1]

Eskim-aleutaj lingvoj redakti

La Vialis estas la ekvivalento de la prolativo en eskim-aleutaj lingvoj.

Vialis redakti

En la gronlanda ĝi havas en la singularo la finaĵon -kkut, kaj en la pluralo la finaĵon -tigut. Ekzemplo de tio estas umiarsuakkut "per ŝipo".[4]

Izolitaj lingvoj redakti

Eŭska redakti

Ankaŭ la eŭska uzas la prolativon. Ĝi esprimas la ideon de "konsideri", "rigardi kiel" aŭ "supozi". Ĝi estas formata per la aldono de la sufikso -tzat al la absolutivo.[5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Pliaj ekzemploj troveblas en la libro "Finnische Grammatik" de Martin Putz, sur la paĝo 92.
  2. Laŭ "Jenissej-Samojedisches (Enzisches) Wörterverzeichnis", de Michael Katzschmann kaj János Pusztay, paĝoj 17, 58-59, 94-95 kaj 118.
  3. Germanlingva paĝo pri adverbaj kazoj en la finna lingvo
  4. Richard H. Kölbl: Kauderwelsch, Band 204, Grönländisch Wort für Wort, ISBN 3-89416-373-9, p. 37
  5. Vgl.: Christiane Bendel: Baskische Grammatik. Buske, Hamburg 2006, ISBN 3-87548-419-3, p. 69.