Propanata acido

kemia kombinaĵo
(Alidirektita el Propanoata acido)
Propanata acido
propionata acido
Plata kemia strukturo de la Propanata acido
propionata acido
Tridimensia strukturo de la Propanata acido
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C3H6O2
CAS-numero-kodo [1]
ChemSpider kodo 1005
PubChem-kodo 1032
Merck Index 15,7939
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora oleeca likvaĵo
kun akra malagrabla odoro
Molmaso 74.08 g·mol-1
Denseco 0.98797 g cm−3
Fandpunkto -20.5 °C
Bolpunkto 141.15 °C
Refrakta indico  1,36585
Ekflama temperaturo 54 °C
Solvebleco Akvo:
Mortiga dozo (LD50) 1350 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R10 R34 R36/37/38
Sekureco (S1/2) S23 S36 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H314, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362+364, P403+233, P405, P501[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Propanata acidopropionata acido estas nature okazanta karboksilata acido, senkolora likvaĵo kun akra odoro kiu rememorigas la odoron je korpa ŝvito. La anjono CH3CH2COO samkiel la saloj kaj esteroj de la propionata acido estas konataj kiel propionatojpropanatoj.

Ĝi uzatas kiel konservanto en la nutro-industrioj rekte aŭ sub la formo de derivaĵoj tiaj kiaj amonia, kalcia kaj natria propionato. Ĝi uzatas ankaŭ en farmaticiaĵoj, antifungagentoj, agrokemiaĵoj, plastaĵoj, plastikigiloj, kaŭĉukaj kemiaĵoj, tinkturoj, artefaritaj gustigiloj, kaj sinteza parfumfabrikado.

Historio redakti

Propanata acido estis unue priskribita ne 1844 de la aŭstra kemiisto Johann Gottlieb (1815–1875), kiu trovis ĝin inter la fermentigaĵoj de la sukero. Dum la postaj jaroj, aliaj kemiistoj produktis propanatan acidon per pluraj procezoj, kaj neniu el ili rimarkis ke ili produktis la saman substancon.

En 1847, la franca kemiisto Jean-Baptiste Dumas (1800-1884) malkovris ke ĉiuj acidoj studitaj estis la sama komponaĵo, kiun li nomis propionata acido (kiun li prenis el la grekaj vortoj πρῶτος kiu signifas unua, kaj πιόν kiu signifas graso), pro tio ke ĝi estas la plej eta acida molekulo kiu prezentas la proprecojn de aliaj grasacidoj.

Proprecoj redakti

Propionata acido posedas mezajn fizikajn proprecojn inter tiuj el la plej etaj karboksilataj acidoj, tiaj kiaj la formiata acido kaj acetata acido, kaj tiuj pli longkatenaj grasackidoj. Ĝi estas miksebla kun akvo, sed estas apartigita de la akvo per aldono de salo. Samkiel okazas al la formiata kaj acetata acidoj ĝi konsistas je paro da molekuloj hidrogenligitaj kaj en la likva fazo kaj kiel vaporo.

Propionata acido povas estigi esteron, anhidridon kaj kloridajn derivaĵojn. Per interago kun bromo ĝi spertas α-halogenidigon en ĉeesto de Br2 kaj fosforo kiel katalizilo produktante la α-bromo-propionatan acidon.

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

  • Oni povas prepari la propanatan acidon per oksidado de la propanolo:

   

Sintezo 2 redakti

  • Oni povas prepari la propanatan acidon per oksidado de la propanalo:

   

Sintezo 3 redakti

  • Per hidrolizo aŭ esterigo de la etila propanato oni produktas la propanatan acidon:

   + 

Reakcioj redakti

Reakcio 1 redakti

  • 3-bromo-propanata acido eblas prepari ekde traktado de propanata acido kaj bromo:[3]

 +   + 

Reakcio 2 redakti

  • Preparado de la alanino ekde la "propionata acido":

   +   

Literaturo redakti

Kunrilataj kemiaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Sigma Aldrich
  2. Synquest Laboratories. Arkivita el la originalo je 2020-09-22. Alirita 2017-06-17.
  3. Organic Chemistry, Second Edition Mehta, Bhupinder, Mehta, Manju