Propra ludo (ruse Своя игра) estas populara televida kvizludo en Rusio, aperas ekde 1994, nuntempe emisiata unufoje (ĝis 2012—dufoje) semajne en la kanalo NTV. Analogo de usona ludo «Jeopardy!», havanta tamen kelkajn gravajn diferencojn disde la prototipo.

Propra ludo
televida seriokvizo
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro televida ludo, quiz show
Reĝisoro Kevin McCarthy
Muziko de Merv Griffin
Amplekso
Daŭro sen reklamoj 30
Elsendo
Bilda formato 16:9
Elsendita 10 sep. 1984 – 9 jun. 1975, 3 jan. 1975, 2 mar. 1979
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Ĉefredaktoro: Vladimir Molĉanov. Gvidanto (ĉiam la sama ekde 1994): Pjotr Kuleŝov.

Partoprenas tri personoj. Ili devas respondi demandojn, grupigitajn laŭ temoj. Ene de ĉiu temo estas kvin demandoj de diversa prezo ekde 10 ĝis 50, konforme al la komplikeco. Respondas tiu, kiu pli frue premis specialan signalbutonon. Se la respondo estas korekta, la ludanto ricevas konforman kvanton da poentoj, se malkorekta—tiu kvanto estas minusata el lia konto. Post malkorekta respondo aliaj ludantoj rajtas doni siajn versiojn, se neniu riskis - do post maksimume tri sekundoj la gvidanto diras la korektan respondon. La demandon ĉiam elektas tiu, kiu laste donis korektan respondon.

Apartaj demandoj estas markitaj aŭkcio. Tio signifas, ke ludanto, elektinta ĝin, povas mem difini la prezon: ekde la nominalo ĝis la tuta sumo, kiun momente havas la ludanto. Alia ludanto rajtas proponi pli grandan prezon (ene de la sumo kiun li mem havas). Se ludanto riskas per sia tuta gajno, tio nomiĝas "va-bank", alia ludanto povas "reaĉeti" la demandon nur per pli granda "va-bank".

Antaŭ 2001 la ludo konsistis el du etapoj - "blua" kaj "ruĝa", en la "ruĝa" la demandoprezoj duobliĝis. Nun estas tri etapoj, kun demandoprezoj ordinara, duobla kaj triobla. Poste sekvas la finala parto, unusola demando, kiun devas respondi ĉiuj ludantoj skribe post 30-sekunda pripenso. Se iu havas nulan aŭ minusan sumon post ĉiuj etapoj—tiu ne rajtas ludi en la finalo.

En la finalo la ludantoj dekomence elektas la temon (laŭvice forigante la "malplaĉajn" el la 7 proponitaj), poste ĉiu determinas la demandoprezon por si samkiel en "aŭkcio", ne sciante prezojn determinitajn de aliaj ludantoj.

Dum la ekzisto de la ludo plurfoje ŝanĝiĝis turnira skemo kaj premioj. En 1994-1996 oni povis gajni aŭtomobilon, se venkis en kvin ludoj samtempe. Post ĉiu ludo la venkinto povis elekti, ĉu daŭrigi la ludon (kaze de malvenko perdonte la tutan gajnitan monon) aŭ foriri, prenante jam gajnitan sumon. En 1996-2000 ekzistis t.n. "ora dekduo" - kvazaŭ klubo de fortaj ludantoj, por konservi sian lokon en tiu klubo nepre necesis venki kontraŭ du novaj pretendantoj. En 2001-2003 okazis "pokalo de elvoko": teamo el 7 fortaj ludantoj, "majstroj" devis resti dum 50 ludoj kontraŭ pretendantoj. Kaze de venko "majstro" restis en la ludo, kaze de malvenko li devis forlasi la teamon. La teamo gajnis, se por la 50-a ludo en ĝi restis almenaŭ unu ludanto. Tion sukcesis nur la tria laŭvice teamo. Poste aldoniĝis elemento de hazardo: venkinto devis tiri loton kaj rajtis daŭrigi ludon nur kaze de bonŝanco. Krome, en 2009 kaze de 15-jariĝo de la ludo okazis aparta jubilea turniro laŭ olimpia sistemo inter 81 plej fortaj ludantoj de la tuta lud-historio. En 2012 kaj 2013 okazis teamaj turniroj, kie konkuris tripersonaj teamoj de landoj kaj regionoj. Ĉiu rundo konsistis el tri ludoj - inter la unuaj, duaj kaj triaj anoj de la tri teamoj, venko estis difinata laŭ la sumo de poentoj.

Inter plej konataj ludantoj de "Propra ludo" estas Anatolij Belkin kaj Valentin Melnikov.

Tre popularas ankaŭ sporta varianto de "Propra ludo"—turniroj okazas en multaj intelektludaj kluboj de Rusio, Ukrainio kaj aliaj ekssovetiaj respublikoj.