Proseč

urbo en Ĉeĥio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Chrudim. Pluaj signifoj estas indikitaj en artikolo Proseč (apartigilo).
Eble vi serĉas: Roseč.

Proseč estas urbo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en Bohemia-Moravia montetaro, 12 km oriente de urbo Skuteč kaj 18 km nordoriente de urbo Hlinsko, ĉe ŝoseo n-ro 359 inter urboj Skuteč kaj Litomyšl. Vivas ĉi tie 2 096 loĝantoj (2023). Al la 17-a de marto 2011 estis al la municipo redonita statuso de urbo.

Proseč
germane Prosetsch
urbo
Placo kun preĝejo de sankta Nikolao
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Proseč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Skuteč
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Proseč
 - alteco 523 m s. m.
 - koordinatoj 49° 48′ 09″ N 16° 07′ 09″ O / 49.80250 °N, 16.11917 °O / 49.80250; 16.11917 (mapo)
Areo 34,02 km² (3 402 ha)
Loĝantaro 2 096 (2023)
Denseco 61,61 loĝ./km²
Naturrezervejo Maštale
Unua skribmencio 1350
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 64 ĝis 539 44
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0531 572080
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 8
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Proseč (Chrudim District)
Retpaĝo: www.prosec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Ekesto de la urbeto (nun nedisponata per oficiala statuso) estas ligita kun koloniigo de la regiono en la 12-a jarcento. Ĉi tiea teritorio apartenis al benediktana monaĥejo en Litomyšl kaj de la 2-a duono de 12-a jarcento al monaĥejo en Podlažice. Komence en la loko estis nur ripozejo por vojaĝantoj inter Chrudim kaj Moravio. La unua skriba mencio pri Proseč devenas el la jaro 1349 kaj parolas pri opidumo Prossiecz. Post forbruligo de la monaĥejo fare de husanoj Proseč fariĝis parto de sinjorejo Nové Hrady.

En la jaro 1828 estis en Posekanec konstruita vitrofarejo, kiu produktis rarajn rubenajn vitro-produktojn.

De la jaro 1840 disvolviĝadis en Proseč kaj ĉirkaŭaĵo metiista produktado de pipoj kaj en la jaro 1911 ĉi tie estis konstruita la unua pipofabriko, en kiu laboris 60 homoj. Poste ekestis la pluaj, per kiuj Proseč famiĝis. Post la unua mondmilito ekestis brodistaj entreprenoj kaj tolaĵproduktejo.

En la jaro 1866, post batalo ĉe Hradec Králové estis Proseč prirabita de prusaj soldatoj kaj en la jaro 1868 furiozis en Proseč granda incendio, per kiu estis detruitaj preskaŭ ĉiuj lignaj kabanoj, kiuj poste estis anstataŭigitaj per masonitaj domoj. En la dua mondmilito disvolviĝis en la urbeto kaj ĉirkaŭaĵo rezista kontraŭfaŝisma kaj partizana movado.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 084
18804 103
18903 869
19003 926
19103 872
19213 742
JaroLoĝantoj
19303 613
19502 560
19612 563
19702 361
19802 314
19912 126
JaroLoĝantoj
20012 098
20142 138
20162 087
20172 086
20182 076
20192 084
JaroLoĝantoj
20202 093
20211 992
20222 068
20232 096

Partoj de urbo redakti

  • Proseč
  • Česká Rybná
  • Martinice
  • Miřetín
  • Paseky
  • Podměstí
  • Záboří

Vidindaĵoj redakti

Urboplaco redakti

En la urbeto estas regula oblonga placo, el kies anguloj gvidas stratoj. Sur la placo staras teretaĝa ĉarpentita domo n-ro 61 el la fino de 18-a jarcento kun subĉambreto sur tri lignoskulptitaj kolonoj. En la domo estas loka muzeo.

Evangeliana lernejo redakti

Evangeliana lernejo estas teretaĝa ĉarpentita konstruaĵo el la jaro 1816.

Paroĥejo redakti

Katolika paroĥestra domo estas duetaĝa baroka domo kun mansarda tegmento el la jaro 1754.

Evangeliana preĝejo redakti

Sudokcidente de la placo estas evangeliana empira preĝejo.

Preĝejo redakti

Preĝejo de Sankta Nikolao estis origine frugotika el la fino de 13-a jarcento, en la jaro 1912 estis novgotike rekonstruita, originaj restis la ortangula presbiterejo, nun kapelo de Sankta Venceslao, plafonita per kruca volbo kaj masonfermita duoncirkla portalo. Kalvaria vojo estas el la 18-a jarcento, bildo de Sankta Triunuo, Kalvario el la 18-a jarcento, Kalvario en sakristio ankaŭ el la 18-a jarcento, bonkvalita Pieto troviĝas en okcidenta kapelo.

Statuoj redakti

Sankta Triunuo sur urboplaco sur voluta soklo estas el la jaro 1751, gisa krucifikso antaŭ la preĝejo el la jaro 1849.

Famaj homoj redakti

Heinrich kaj Thomas Mann redakti

En kla jaro 1935 Proseč civitanigis germanajn verkistojn Heinrich kaj Thomas Mann kaj iliajn familiojn, kiuj estis devigitaj forlasi sian germanan patrujon kaŭze de naziisma persekutado.

František Čupra redakti

En Proseč travivis sian junaĝon František Čupra (1827 - 1882), docento de la universitato en Prago, pioniro de ĉeha religia filozofio kaj la unua, kiu dum ĉeĥa nacia revivigo prelegis en la universitato ĉeĥe.

Teréza Nováková redakti

Ĉeĥa verkistino Teréza Nováková aĉetis en Proseč dometon kaj de la jaro 1908 en ĝi daŭre vivis. Verkis ĉi tie siajn romanojn "Děti čistého živého" (Infanoj de la pura viva) kaj "Drašar". En kabano n-ro 74 estas muzeo de la verkistino.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti