Protalio (de latina pro „por“ kaj greka θαλλός thallos „tigo“) estas termino en botaniko por haploidia gametofito de la filikoj. La protalio kreskas el sporo kiun produktas la sporofito de filikoj. Ĝi restas relative mallongtempa kaj iĝas nur unu ĝis du centimetrojn alta. Pro tiu eteco nefakulo apenaŭ rimarkas protalion ĉar ĝia aspekto similas ofte al la simpla talusaj hepatikoj.

Aspekto kaj vivmaniero de protalio varias de specio al specio: kelkaj estas verdaj kaj faras fotosintezon, aliaj vivas subgrunde kaj vivtenas sin saprofite, do de mortita organika materialo.

De la frondo al la protalio kaj al frondoj redakti

 
protalio de Dicksonia antarctica

Filikoj estas ofte faskoformaj kun pli aŭ malpli longaj frondoj („filikofolioj“) el la malsupro de la frondo aperas punktformaj aŭ en striaj sporangioj kun sporoj; sporoj fariĝas el neseksa formo de reproduktado. Pli nevidebla estas la alternado de la generacioj: la konata aperoformo de la filiko estas la sporofito (la sporoplanto). La sporoj ne fariĝas nova sporofito (da ne al la „frondo-planto“), sed al malgrandaj gametofitoj (= protalio)j, ekzemple al gametoj la (seksaj ĉeloj) produktanta planto.

Protalioj ankras en la grundo per rizoidoj. Ĉe la malsupra flanko de la ofte plata aŭ bulformaj protalioj formiĝas gametangioj, en kiuj formiĝas la gametoj: la plej ofte globformaj anteridioj estiĝas masklaj ĝermĉeloj, kaj el preskaŭ botela formo la arĥegonioj estas la inaj ĝermĉeloj.

Ĉe kelkaj filiko-specioj anteridioj kaj arĥegonio ekzistas sur la sama protalio (monoikaj filikoj), ĉe aliaj specioj la du seksoj troviĝas sur malsamaj protalioj (dioikaj filikoj); ĉe kelkaj filikoj la divido de la seksoj jam aperas ce la sporangio (isosporaj kontraŭ heterosporaj filikoj).

Se ĝermoĉeloj liberiĝas el la anteridioj, ili naĝas – simile al la spermoj de bestoj – helpe de flageloj ili naĝas al aĥegonio; la moviĝo kaj la fekundiĝo nur povas okazi en ĉeesto de akvo. El la fekundiĝita ovoĉelo kreskas la filiko kun siaj konataj frondoj, la sporofito.

Avantaĝo de la alternado de la generacio redakti

La filogeneza avantaĝo de tiu alternado de la generacioj ĉe filikoj estas ke la planto povas uzi la avantaĝojn de ambaŭ la seksaj formoj: helpe de alte kreskantaj sporofitoj povas vivi sur parte tre sekaj kreskejoj kaj tie produkti neseksajn sporofitojn. Se la sporoj falas sur seka grundo ili tie povas kuŝi tie ĝis la fino de la seka tempo.