Protektata seruro estas speco de seruro kiu uzas fiksajn metalajn pecojn  (la protektiloj aŭ ŝirmiloj) kies aranĝo devas kongrui kun la desegno de la bloketo de la ŝlosilo por ke ĉi tiu povu rotacii. La protektata seruro estas malkara kaj fortika, sed ĝi estas facile dirkebla  pere de dirko (aŭ paspartuo). En praktiko, ĝi rezistas nur kelkajn sekundojn al trejnita kaj ekipita ŝtelisto. Sekve ĝia uzo devas esti strikte rezervata al lokoj kie la nivelo de sekureco estas malalta.

La protektata seruro estis disvolvita dum la Romia epoko. De tiam, multnombraj versioj estis produktataj, de la mezepoko ĝis la modernaj epokoj. La klavarseruro estas evoluo de la protektata seruro.