Protektita devenonomado

identiga signo de Eŭropa Unio celanta konservi la devenan nomadon de agrikulturaj produktoj
(Alidirektita el Protektita Deven-nomado)

La Protektita devenonomado (PDN) - angle protected designation of origin (PDO) - estas la nomo de identiga signo de Eŭropa Unio celanta konservi la devenan nomadon de agrikulturaj produktoj. Kreita en 1992, ĉi tiu etikedado "nomumas produktojn produktitajn, prilaboritajn kaj disvolvitajn en specifa geografia areo, uzante la agnoskitan scipovon de lokaj produktistoj kaj ingrediencojn de la koncerna regiono"[1].

Protektita devenonomado
emblemo
devenonomado • certiga marko • simbolo
geografia indiko
vdr

La karakterizaĵoj de la tiel protektitaj produktoj estas esence ligitaj al la produktloko. La eŭropa PDN-emblemo, deviga, certigas ĉi tiun identigon. La eŭropa reglamento n-ro 510/2006 de la 20a de marto 2006 celas prioritate establi komunuman protektosistemon garantiantan egalajn konkurencajn kondiĉojn inter la produktantoj de produktoj, kiuj portas ĉi tiujn menciojn. Ĉi tiu eŭropa regularo devas garantii la reputacion de regionaj produktoj, adapti ekzistantajn naciajn protektojn por kongruigi ilin kun la postuloj de la Monda Komerca Organizo kaj informi konsumantojn, ke produktoj kun la emblemo de protektita deven-nomado plenumas la produktokondiĉojn kaj originon specifitajn de ĉi tiu nomo. Ĉi tiu regularo koncernas iujn agrikulturajn produktojn kaj manĝaĵojn, por kiuj ekzistas ligo inter la karakterizaĵoj de la produkto aŭ la manĝaĵo kaj ĝia geografia deveno: ĝi povas esti vinoj, fromaĝoj, ŝinkoj, kolbasoj, olivoj, bieroj, fruktoj, legomoj, panoj aŭ porbrutaraj nutraĵoj.

Referencoj redakti

  1. EU-a politiko kaze de la kvalito de agrikulturaĵoj (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono

Vidu ankaŭ redakti