Protestoj de Nieuwmarkt

La protestoj de Nieuwmarkt (nederlande: Nieuwmarktrellen), reference ankaŭ al la Amsterdam-metroaj protestoj, estas serio de gravaj tumutloj en la kvartalo Nieuwmarkt de Amsterdamo. La 24an de marto kaj la 8an de aprilo, 1975, la protestoj kontraŭ la planita detruego de hejmoj transformiĝis en kontraŭstaroj kontraŭ la municipa polico. La hejmoj estis konsiderataj de loĝantoj kaj de protestantoj kiel en bona kondiĉo, sed ili estis devintaj lasi vojon por la konstruo de la tunelo de Orienta Linio de la Metroo de Amsterdamo.[1] Tio estis necesa ĉar la konstruo de 3,5 km longa tunelo estis farita ĉefe per enmetado de grandaj skatolegoj de cemento. Kiel rezulto de la tumultoj, la urba konsilantaro de Amsterdamo decidis abandoni pliajn planojn por aldonaj metrolinioj.

La protestoj de Nieuwmarkt la 24an de Marto, 1975.

En 1980, estis malfermita la metrostacio Nieuwmarkt. Ĝi estis dekorata per kvin artaĵoj kreitaj memore de la tumultaj tempoj.

Referencoj redakti

  1. Civil unrest: Nieuwmarkt ABC. City Archives of Amsterdam. Arkivita el la originalo je 2013-02-22. Alirita 2014-07-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-22. Alirita 2017-02-13.