Prototaxites [prototaksites] estis giganta fungo, vivanta antaŭ ĉ. 420-350 milionoj da jaroj, en la devono kaj silurio. Ĝi atingis la alton de 8 metroj kaj trunkodikon de 1 metro.

La unuajn fosiliojn malkovris la kanada sciencisto John William Dawson en 1859. Li supozis, ke temis pri giganta konifero. Poste oni supozis, ke ĝi estis algolikeno.

La unua supozo pri fungeco de la organismo aperis unuafoje en 1919. Tion firmigis decide esploroj en 2007, kiam analizo montris, ke la C-izotopoj de la restaĵoj de la organismo venis ne el la aero (per fotosintezo) sed el la grundo. Tion pruvis kompara analizo de la diversaj organismoj el la epoko. La Prototaxites konsistis el miloj de etaj tubetoj, kio same fortigas la fungoideon.

Eksteraj ligiloj redakti