Provinco Kvenko

provinco de Hispanio

Kvenko (hispane Cuenca, kŭEnka) estas provinco de la centra Hispanio, en la orienta parto de la regiono de Kastilio-Manĉo. Ties etendo okupas 17 141 km².

Provinco Kvenko
Provinco
FlagoBlazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

ĈefurboKvenko
- koordinatoj40° N, 2° U (mapo)40-2Koordinatoj: 40° N, 2° U (mapo)
Plej alta punktocerro San Felipe [+]
- alteco1 839 msnm [+]
Plej malalta punktoCabriel [+]
- malalteco480 msnm [+]
Areo17 141 km² (1 714 100 ha) [+]

Loĝantaro198 718 [+] (2017)
Denseco11,59 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroBenjamín Prieto Valencia

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo16 [+]
ISO 3166-2ES-CU

Provinco Kvenko (Tero)
Provinco Kvenko (Tero)

Provinco Kvenko (Provinco Kvenko)
Provinco Kvenko (Provinco Kvenko)
DEC
Provinco Kvenko
Provinco Kvenko

Map
Provinco Kvenko

Vikimedia Komunejo:  Province of Cuenca [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Limas kun la provincoj Valencio, Albaceto, Reĝurbo, Toledo, Madrido, Gvadalaĥaro, kaj Teruelo.

Estas populacio de 217 716 personoj (laŭ la Nacia Instituto de Statistiko de Hispanio 2010) en la provinco. Ties ĉefurbo estas Kvenko, kie loĝas preskaŭ kvarono de la populacio de la provinco. Estas 238 municipoj en tiu provinco.

Ĉefaj riveroj estas la rivero Júcar kaj ties alfluanto, Cabriel kaj ankaŭ alfluantoj de la rivero Gvadiano (nome Cigüela, Záncara) kaj de la rivero Taĵo (nome Guadiela, kaj Cuervo).

Kvenko, kun malriĉa ekonomio ĉefe pro longdaŭra elmigrado, ŝajne rekuperiĝas lastatempe danke al turismo kaj al progresa diskonigado de ties rimarkindaj pejzaĝoj kaj rimedoj. La ekonomio estis tradicie centrita en la agrikulturo kaj la forstado: cerealoj, vitejoj, olivarboj, safrano, ajloj, kikeroj, lentoj, fungoj (Villanueva de la Jara, Altarejos, Las Pedroñeras, Los Hinojosos, Mota del Cuervo, Puebla de Almenara). La industrio centriĝas ĉefe en la sektoro devena de la forsta riĉo kvenka: segilejoj (Kvenko, Almodóvar del Pinar) kaj rezinoj (Kvenko, Arcos de la Sierra). Ties fontoj de minerala akvo de granda kvalito, ĉefe norde de la provinco, ebligas industrion pri enboteligo de kreska gravo (ekzemple, ĉe Beteta kaj Huerta del Marquesado).

Estas en ties teritorio la akvorezervejoj de Buendía, La Toba, Alarcón kaj Contreras kiuj lastatempe estas en malfacila situacio.[1]

Komarkoj redakti

Komarkoj de Kvenko
Ordo Komarko Areo Ĉefurbo
Kvenka Alkario Alkario Huete
Kvenka Manĉo Supra Manĉo Tarancón-San Clemente
Kvenka Manĉeto Manĉeto Motilla del Palancar
Serranía Alta Serranía de Cuenca Tragacete
Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja Serranía de Cuenca Kvenko









Municipoj redakti

 
Municipoj kun pli ol 1000 loĝantoj laŭ la maldekstra listordo
 
Komarkoj de Provinco Kvenko: markita oranĝe Manĉeto, poste laŭ la horloĝa direkto Kvenka Manĉo, Alkario, kaj la du montaraj komarkoj
Municipoj de Kvenko kun pli ol 1000 loĝantoj (INE 2010)
Nomo Urbo Komarko
1. Kvenko 56.189 Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja
2. Tarancón 15.732 Kvenka Manĉo
3. Quintanar del Rey 7.910 Kvenka Manĉo
4. Las Pedroñeras 7.228 Kvenka Manĉo
5. San Clemente 7.204 Kvenka Manĉo
6. Mota del Cuervo 6.304 Kvenka Manĉo
7. Motilla del Palancar 6.195 Kvenka Manĉeto
8. Iniesta 4.694 Kvenka Manĉeto
9. Horcajo de Santiago 4.162 Kvenka Manĉo
10. Casasimarro 3.361 Kvenka Manĉeto
11. Villamayor de Santiago 3.068 Kvenka Manĉo
12. El Provencio 2.771 Kvenka Manĉo
13. Minglanilla 2.669 Kvenka Manĉeto
14. Las Mesas 2.563 Kvenka Manĉo
15. Belmonte 2.234 Kvenka Manĉo
16. Villanueva de la Jara 2.231 Kvenka Manĉeto
17. Huete 2.034 Alkario
18. La Alberca de Záncara 1.976 Kvenka Manĉo
19. Sisante 1.960 Kvenka Manĉeto
20. Ledaña 1.931 Kvenka Manĉeto
21. Honrubia 1.761 Kvenka Manĉo
22. Las Valeras 1.671 Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja
23. Campillo de Altobuey 1.576 Kvenka Manĉeto
24. Casas de Fernando Alonso 1.503 Kvenka Manĉo
25. Landete 1.376 Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja
26. Arcas del Villar 1.354 Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja
27. Fuente de Pedro Naharro 1.330 Kvenka Manĉo
28. El Pedernoso 1.304 Kvenka Manĉo
29. San Lorenzo de la Parrilla 1.288 Kvenka Manĉo
30. Valverde de Júcar 1.280 Kvenka Manĉo
31. Villar de Olalla 1.202 Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja
32. Villalpardo 1.143 Kvenka Manĉeto
33. Priego 1.124 Alkario
34. Barajas de Melo 1.065 Alkario
35. Casas de Benítez 1.055 Kvenka Manĉeto
36. Talayuelas 1.049 Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja
37. Los Hinojosos 1.001 Kvenka Manĉo

Naturo redakti

40° 00′ N 2° 00′ U / 40.000 °N, 2.000 °U / 40.000; -2.000 (mapo)

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti