Provinco Međimurje

Provinco Međimurje (kroate: Međimurska županija) estas la plej norda el la provincoj de Kroatio. Ĝi limas al Slovenio kaj Hungario.

Međimurje
Međimurska županija
Mapo
Međimurje
Pliaj informoj
Sidejo: Čakovec
Areo: 729 km²
Loĝantaro: (2001) 118 426
ISO 3166-2: HR-20
Telefona antaŭkodo: +385 040
Estro (župan): Ivan Perhoč
Oficiala retejo: www.medjimurska-zupanija.hr
vdr

La provinco estas la kroatia parto de Intermurejo kaj situas inter la riveroj Muro (norde) kaj Dravo (sude); pri tio memorigas ĝia nomo, kiu signifas proksimume "interregiono de Muro".

La administra sidejo kaj plej granda urbo de la provinco estas Čakovec. La provinco konsistas el 3 urboj kaj 22 pliaj komunumoj. La urboj estas:

Provinco Međimurje estas la dua plej malgranda, sed ankaŭ la dua plej dense loĝata (162,2/km²) provinco de Kroatio. En ambaŭ rilatoj ĝin superas nur la ĉefurbo Zagrebo.

Historio redakti

Provinco Međimurje, kies nomo laŭvorte signifas "Intermurejo", estas parto de historia regiono nomata kroate Međimurje, slovene Medzimurie kaj hungare Muraköz. Malgranda parto de ĝi nun apartenas al Slovenio.

Ĝis la fino de la unua mondmilito (Traktato de Trianon) kaj denove inter 1941–45 en triangulo de riveroj Mura kaj Dravo, fine la tiama aŭstra landlimo. En 1848 Josip Jelačić okupis Intermurejon kaj deklaris ĝin parto de Kroatio, sed la Habsburga Imperio ne akceptis tion.

Dum la hungara regado Muraköz estis parto de departemento Zala. Ekonomia kaj kultura centro de la regiono estis la mezepoke fondita Csáktornya). La urbo estis biena centro de la Zrínyi-familio (16-17-a jc.), Festetics-familio [feŝtetiĉ] (18-a jarcento). En la fortikaĵa kastelo vivis la poeto Miklós Zrínyi, tie videblas nun la Intermureja Muzeo.

La jenaj vilaĝoj apartenas al Slovenio (la ceteraj al Kroatio):