Provinco Monza kaj Brianza

Provinco Monza kaj Brianza (itale oficiale Provincia di Monza e della Brianza [proVINĉa di MONca e della briANca], eventuale kutimiĝos la esperantigo provinco Monco kaj Brianco) estas en komparo nova provinco de Italio en regiono Lombardio. Ĝi estis kreita la 11-an de junio 2004, sed plene ekfunkciis nur en 2009. La nomo mencias la provincan ĉefurbon Monza (Monco) kaj la historian regionon ĉirkaŭ ĝi, Brianza respektive Brianco, el kiu tamen malgrandaj partoj ankaŭ historie apartenas al tri najbaraj provincoj.

Provinco Monza kaj Brianza
Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Lombardio
Kodo laŭ ISO 3166-2: MB
Areo: 405,49 (2011) km²
Ĉefurbo: Monza
Loĝantaro: 850.321 (2011)
Loĝdenso: 2.097 (2011) loĝ./km²
Kvanto de komunumoj: 55 (2011)
Kodo laŭ ISTAT: 108
Telefona prefikso: 039, 0362, 02
Retpaĝo: http://www.provincia.mb.it
Mapo
Mapo
vdr

La administra provinco Monza kaj Brianza havas malgrandan areon (iom pli ol 405 km²), sed tre altan loĝdenson de pli ol 2.000/km².

Komunumoj redakti

Al la provinco apartenas 55 komunumoj: Agrate Brianza, Aicurzio, Albiate, Arcore, Barlassina, Bellusco, Bernareggio, Besana in Brianza, Biassono, Bovisio-Masciago, Briosco, Brugherio, Burago di Molgora, Busnago, Camparada, Caponago, Carate Brianza, Carnate, Cavenago di Brianza, Ceriano Laghetto, Cesano Maderno, Cogliate, Concorezzo, Cornate d'Adda, Correzzana, Desio, Giussano, Lazzate, Lentate sul Seveso, Lesmo, Limbiate, Lissone, Macherio, Meda, Mezzago, Misinto, Monza, Muggiò, Nova Milanese, Ornago, Renate, Roncello, Ronco Briantino, Seregno, Seveso, Sovico, Sulbiate, Triuggio, Usmate Velate, Varedo, Vedano al Lambro, Veduggio con Colzano, Verano Brianza, Villasanta kaj Vimercate.

Vidu ankaŭ redakti

  Regionoj kaj provincoj de Italio
    → Provincoj de Lombardio

   

BG Bergamo - BS Breŝo - CO Como - CR Kremono - LC Lecco - LO Lodi
MN Mantovo - MI Milano - MB Monza kaj Brianza - PV Pavia - SO Sondrio - VA Varese