Provinco Rifta Valo

La provinco Rifta Valo (svahile Mkoa wa Bonde la Ufa, angle Rift Valley Province) estis unu el sep provincoj de Kenjo, ĝis ĉiuj provincoj laŭ nova konstitucio de aŭgusto 2010 malfondiĝis. La provinco kovris areon de 182 413 kvadrataj kilometroj kaj laŭ kalkulo de 2007 ĝi havis 8 786 300 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 48 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estis la urbo Nakuru borde de la samnoma lago Nakuru. La provinco plu dividiĝis je dek ok distriktoj.

Provinco Rifta Valo
Provinco
La rifta valo proksime al Najrobio
La rifta valo proksime al Najrobio
La rifta valo proksime al Najrobio
provinco de Kenjo [+]

LandoKenjo

ĈefurboNakuru
- koordinatoj1° N, 36° O (mapo)0.536Koordinatoj: 1° N, 36° O (mapo)
Areo182 505,1 km² (18 250 510 ha) [+]

Loĝantaro10 006 805 [+] (2009)
Denseco54,83 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2KE-700

Provinco Rifta Valo (Tero)
Provinco Rifta Valo (Tero)

Provinco Rifta Valo (Tero)
Provinco Rifta Valo (Tero)
DEC
Provinco Rifta Valo
Provinco Rifta Valo

Map
Provinco Rifta Valo
Vikimedia Komunejo:  Rift Valley Province [+]
vdr

Kiel la nomo indikas, la provinco situis en la valo de la Granda Rifto, kiu ĉi tie larĝas 100 kilometrojn. Norde limas Sudsudano kaj Etiopio, sude Tanzanio. La plej norda parto de la provinca teritorio, en la dekstra mapo liniigita, estas disputata inter Kenjo kaj Sudsudano.

En la areo de la eksa provinco interalie situas la Nacia Parko Amboseli.