Saŭhaĝ (arabe محافظة سوهاج, latinliterigo Muḥāfaẓat Sawhāǧ respektive Muhāfazat Saŭhāĝ, en la masra lingvo aŭ egipta araba Sōhāǧ respektive Sōhāĝ) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 3 746 377 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Saŭhaĝo.

Provinco Saŭhaĝ
Provinco
FlagoBlazono
gubernio de Egiptio [+]

LandoEgiptio

Supermara alteco62 m [+]
ĈefurboSohag
- koordinatoj27° N, 32° O (mapo)26.5631.7Koordinatoj: 27° N, 32° O (mapo) [+]
Areo11 218 km² (1 121 800 ha) [+]

Loĝantaro4 967 409 [+] (28-a de marto 2017)
Denseco442,81 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2EG-SHG

Provinco Saŭhaĝ (Tero)
Provinco Saŭhaĝ (Tero)

Provinco Saŭhaĝ (Egiptio)
Provinco Saŭhaĝ (Egiptio)
DEC
Provinco Saŭhaĝ
Provinco Saŭhaĝ

Map
Provinco Saŭhaĝ

Vikimedia Komunejo:  Sohag Governorate [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La provinco limas norde je la provinco Asjut, oriente je la provinco Al-Bahr al-ahmar (Ruĝa Maro), sude je la provinco Kina kaj okcidente je la provinco Nova Valo. La provincan centron konsistigas la bordoj de la rivero Nilo, kaj la okcidento kaj la oriento de la teritorio limas al la dezerto Saharo.