Sorio estas unu el la 50 provincoj de Hispanio. Ĝi apartenas al la regiono Kastilio kaj Leono. Krome La provinco de Sorio estas la malplej loĝata areo de Hispanio kaj ĝis antaŭnelonge plu perdis loĝantojn ĉiujare, ĝis la komenco de enmigrado de sudamerikanoj kaj afrikanoj dum la lastaj jaroj de la 20-a jarcento kaj la unuaj jaroj de la 21-a jarcento. La loĝdenseco estas 9 homoj/km2. Ĝi havas 183 vilaĝojn, el kiuj preskaŭ la duono havas malpli ol 100 najbarojn kaj sole 12 havas pli ol 1000 loĝantojn. La plejmulto el la loĝantoj estas tre maljuna.

Provinco Sorio
hispane Provincia de Soria
provinco
Panoramo de Caracena
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Provincia de Soria
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Kastilio kaj Leono
Komarkoj 8
Municipoj 183
Montaro Ibera montaro
Najbaras kun
Kelkaj municipoj
Rivero Doŭro
Ĉefurbo Sorio
 - mezo Sorio
 - alteco 1 065 m s. m.
 - koordinatoj 41° 46′ 00″ N 02° 28′ 00″ U / 41.76667 °N, 2.46667 °U / 41.76667; -2.46667 (mapo)
Areo 10 303,00 km² (1 030 300 ha)
Loĝantaro 93 593 (2005)
Denseco 9,08 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 42
ISO 3166-2:ES ES-SO
Situo de Sorio enkadre de Hispanio
Situo de Sorio enkadre de Hispanio
Situo de Sorio enkadre de Hispanio
Situo de Provinco de Sorio enkadre de Hispanio
Situo de Provinco de Sorio enkadre de Hispanio
Situo de Provinco de Sorio enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Province of Soria
Retpaĝo: dipsoria.org

Ĝi limas kun la jenaj provincoj: norde kun Rioĥo, oriente kun Zaragozo, okcidente kun Burgoso kaj Segovio, kaj sude kun Gvadalaharo.

Sorio estas amplekse la malplej loĝata provinco, kun loĝdenso de 9,2 loĝ/km²: unu el la plej malaltaj de Eŭropa Unio. La provinco havas 95 101 loĝantojn, el kiuj 41,6 % loĝas en la ĉefurbo, Soria.

La provinco havas pli ol 500 loĝnukleojn, arigitaj en 183 municipoj, el kiuj preskaŭ la duono havas malpli ol 100 personojn, nur dek tri el ili havas pli ol 1 000 homojn kaj nur Almazán, Burgo de Osma, kaj Sorio ĉefurbo havas pli ol 5 000 homojn.

La provinco havas arbaran industrion, agraran kaj brutaran industrion. Nuntempe la turismo en la provinco estas kreskanta.

La ĉefaj urboj estas Burgo de Osma, Almazán kaj Ólvega.

Historio redakti

La tero de la provinco abundis de dinosaŭroj, kiel oni povas vidi en la Vojo de la Surpofosilioj kun 15 paleontologiaj lokoj en la provinco, organizita en tri vojoj, inter kiuj oni emfazas:

  • Valoj de Valdelalosa,
  • la municipoj de Bretún, Santa Cruz de Yanguas kaj Villar del Río.

Geografio redakti

Komarkoj redakti

 
Mapo montranta la komarkojn de la provinco Sorio. Tierras del Burgo plej okcidente, verde; pli okcidente, en la centro Komarko de Sorio, ruĝe; sude el tiu, Komarko de Almazán, verde plus blue; norde Tierras Altas (subdividebla en ruĝa kaj verda areoj); inter tiu kaj Tierras del Burgo estas Komarko Pinares, nordokcidente kaj malhelblue. Tierra de Medinaceli estas plej sude, ruĝe; kaj Campo de Gómara, oriente, malhelblue; kaj Tierra de Ágreda, nordoriente, verde.

La 183 soriaj municipoj estas distribuataj en jenajn 10 komarkojn:

La distribuo en komarkoj ne koincidas depende de la diversaj kriterioj kaj institucioj koncernaj. Tial estas almenaŭ du komarkoj duonigeblaj. Aliaj institucioj konsideras pli malgrandajn areojn, nome ĝis 13.

Vidu ankaŭ redakti