Provinco Vestfalio

provinco de Prusio

La provinco Vestfalio estis de 1815 ĝis 1918 provinco de Reĝlando Prusujo kaj de 1918 ĝis 1946 provinco de la respubliko Prusujo.

Provinco Vestfalio
30-a de aprilo 1815 – 23-a de aŭgusto 1946

provinco de Prusio
Geografio
Mapo de la provinco Vestfalio en 1905
Mapo de la provinco Vestfalio en 1905
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
4 784 000
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La reĝlando Prusio estis subdividata post la Viena Kongreso per dekreto de la 30-a de aprilo 1815 en dek provincojn, unu el ili estis Vestfalio. Provinca ĉefurbo estis Monastero (germane Münster). En la nova provinco estis unuiĝintaj multaj iam memstaraj teritorioj kun malsamaj tradicioj kaj konfesioj. Ja evoluis, antaŭenigate de la provinca administrado, iom post iom iaspeca „vestfalia konscio“, tamen la diferencoj restis grandaj. Tio validas soci- kaj ekonomihistorie por la malsamaj vivomondoj en la industriigita, urba Vestfalio kaj la terkultura, vilaĝa Vestfalio. Krom tio la konfesiaj limoj restis de konsiderinda graveco. Diferencoj kiel tiuj ĉi dokumentiĝas interalie en tre diferencigita politika kulturo.

Eksteraj ligiloj redakti