Provinco Zaire

provinco de Angolo

La provinco Zaire estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 40 130 kvadrataj kilometroj kaj laŭ takso pri la stato de 2006 havis proksimume 600 000 loĝantojn. Administra centro de la provinco estas la urbo M'Banza Kongo. La teritorio situas en la pleja nordokcidento de la lando, okcidente borde de la Atlantika Oceano kaj norde lime de la Demokratia Respubliko Kongo, nomata Kongo Kinŝasa - proksime de la oceano, la delto de la rivero Kongo konsistigas la ŝtatan limon inter Angolo kaj Kongo Kinŝasa.

Provinco Zaire
Provinco
provinco de Angolo [+]

LandoAngolo

Koordinatoj6° S, 14° O (mapo)-6.266666666666714.233333333333Koordinatoj: 6° S, 14° O (mapo)
ĈefurboM'Banza Kongo
- koordinatoj6° S, 14° O (mapo)-6.266666666666714.233333333333Koordinatoj: 6° S, 14° O (mapo) [+]
Areo40 130 km² (4 013 000 ha) [+]
Loĝantaro594 428 [+] (2014)

HorzonoUTC+01:00, Okcident-Afrika Horzono [+]
ISO 3166-2AO-ZAI

Provinco Zaire (Tero)
Provinco Zaire (Tero)
situo de la provinco en Angolo

Provinco Zaire (Angolo)
Provinco Zaire (Angolo)
DEC
Provinco Zaire
Provinco Zaire

Map
Provinco Zaire
Vikimedia Komunejo:  Zaire Province [+]
vdr
situo de la provinco en Angolo

Inter la municipoj de la provinco estas Soyo, Tomboco, N'Zeto, Noqui kaj Cuimba. Ĉefa etno en la provinco estas la kongoj.