Provinco Ogliastra

provinco de Sardio kaj de Italio
(Alidirektita el Provinco de Ogliastra)

Provinco Ogliastraprovinco L'Ogliastra (itale Provincia dell'Ogliastra, sarde Provìntzia de s'Ogiastra) estas itala provinco en Sardio. La provinco estis establita perleĝe en 2001. La 8-an de majo 2005, la provinco estis fakte establita kaj la provinca konsilio kaj provinca estro estis elektitaj. La kialo por la redivido estis plijustigi la dividon de ŝtataj subvencioj.

Provinco Ogliastra
former province of Italy • Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Sardio
Kodo laŭ ISO 3166-2: OG
Areo: 1,854 km²
Ĉefurbo: Tortolì kaj Lanusei
Loĝantaro: 57 699 (komence de 2016)
Loĝdenso: 31,5 loĝ./km²
Kvanto de komunumoj: 22 (2022)
Poŝtkodo: 080xx
Kodo laŭ ISTAT: 109
Telefona prefikso: 0782
Retpaĝo: vidu tekste
Mapo
Mapo
vdr
roka formacio en Arbatax
prahistoriaj nuragoj en Osini
historia turo de la aragona tempo en Bari Sardo

Dum la reorganizo de la sardiniaj lokaj aŭtoritatoj en februaro 2016, Ogliastra unue estis reintegrigita en la provincon de Nuoro kaj tiel dissolviĝis antaŭ ol ĝi estis restarigita per leĝo en aprilo 2021 kaj tiel starigita duan fojon sur la teritorio de nun 22 municipoj (ekskludante la municipon Seui, kiu nun estas parto de la metropola urbo Kaljaro, samnivela al provinco).

La provinco Ogliastra havas du ĉefurbojn, Tortolì kaj Lanusei, kaj situas en la orienta parto de la insulo, borde de la Tirena Maro. Krom tio ĝi limas

Kun malpli ol 60.000 loĝantoj ĝi estas la malplej loĝata provinco de Italio. Ĝia areo de 1.854 km² estas 6,2 % de la areo de Sardio, sed ĝia loĝantaro nur 3,6 %.

Eksteraj ligiloj redakti