Provizora nomo estas anstataŭa nomo, uzata precipe en la bildartohistorio de la antikva epoko kaj de la mezepoko. La artistoj aŭ artmetiistoj de ĉi tiuj epokoj plejparte ne jam signis siajn verkojn per nomoj aŭ inicialoj. Per donado de provizora nomo oni tamen povas alordigi laŭnome al skulptisto, kuprogravuristo, pentristo, vazopentristo au alia „majstro“ lian verkaron, ekkoneblan per stila komparo, kaj provi doni al la artiston, alikaze rigardeblan nur anonima, individuan personecon kaj rekoni lian memstaran majstran artan lertecon.