Provoko de Gliwice

Provoko de Gliwice (German: Überfall auf den Sender Gleiwitz; Polish: Prowokacja gliwicka) estis germana atako al la germana radiostacio de Gleiwitz, farita ĵaŭde la 31-an de aŭgusto 1939 je la 20.00 horo, tuj utiligita de la germana propagando kiel la ĉefa pruvo de polaj provokoj. Ĝi portis kaŝnomon Unternehmen Tannenberg, samkiel la posta Operaco Tannenberg.

Laŭ ordono de Adolf Hitler la ’cerbo’ de la provoko de Gliwice estis Reinhard Heydrich, fakte tio ne estis provoko, sed propaganda mistifiko, kontraŭpola misinforma operaco.

Berlina radio informis plie pri kelkaj aliaj atakoj de ŝajnaj ribelantoj, kiujn – jam sur la teritorio de Germanio – apogis militistaj taĉmentoj de Pola Armeo, armitaj je pezaj pafiloj. Tiamaniere la naziisma propagando jam la 31-an de aŭgusto je la 22.30 horo kulpigis la Duan Polan Respublikon pri komenco de la milito, kaj Nazia Germanio sin prezentis kiel viktimo de pola agreso. Por Adolf Hitler landlimaj incidentoj estis alibio (de la 5.45 horo ni respondas per fajro), kaj por Francio povus okazi preteksto por ne doni militan helpon al Pollando.

Provoko de Gliwice estis unu el serio da 21 entreprenoj de Hitler por antaŭhaltigi transformon de la planata agresmilito de Nazia Germanio kontraŭ Pollando en la Duan Mondmiliton, per haltigo de aliancanoj de Pollando por ke ili ne plenumu aliancajn sindevigojn favore al Pollando, kio por Germanio estus riska milito kontraŭ du frontoj. La provokon gvidis majoro Alfred Naujocks, laŭdevene litovo de Orienta Prusio, kiu persone murdis silezian ribelinton Franciszek Honiok, kiu tiel iĝis unua viktimo de la Dua Mondmilito. La ago de tiu ĉi funkciulo de SS, gvidanta 7-personan grupon de la germana Sicherheitsdienst, fakte ne estis provoko, sed propaganda mistifiko, kontraŭpola misinforma operaco. Ĝi devus ne "provoki", sed "rajtigi" la germanan agreson, prezentante ĝin al la publika opinio de la mondo kiel ŝajnan memdefendon kontraŭ la agreso - kion baldaŭ klarigis Hitler mem en Danzig - de la polaj "sangavidaj bestioj, liberigantaj siajn perversajn instinktojn".

Bibliografio redakti

  • Andrzej Jarczewski, PROVOKADO. Gliwice 31.08.1939. Gawędy Klucznika Radiostacji (dla Gimnazjalistów wyższej klasy). (Paroloj de la Ŝlosisto de Radiostacio (por gimnazianoj de pli supera lernojaro). La unua pollingva monografio de la provoko de Gliwice, eldonita de la Muzeo en Gliwice en 2009. ISBN 978-83-89856-25-8, ISSN 0860-7818.
  • Alfred Spieß, Heiner Lichtenstein Unternehmen Tannenberg. Der Anlass zum Zweiten Weltkrieg, Wiesbaden und München 1979, pola eldono: Akcja „Tannenberg”. Pretekst do rozpętania II wojny światowej (Akcio "Tannenberg", Preteksto por malkateni la Duan Mondmiliton) , Warszawa 1990
  • Horst Bienek Die erste Polka, 1975, romano de naskita en Gliwice germana verkisto. Ĉefa komponaĵo de la verko estas atako al la radiostacio. Filmigita en 1978, konata ankaŭ de kelkaj spektakloj. Presita en Pollando sub la titolo Pierwsza polka, 1-a eldono Warszawa 1983, reeldono 2008.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti