Przemysław Paweł Grzybowski

Przemysław Paweł Grzybowski (naskiĝis: 1968 en Lubsko) estas doktoro pri pedagogio, profesoro ĉe la Universitato Kazimierz Wielki en Bydgoszcz, Pollando. Li estas ankaŭ volontulo en la internacia movado de doktoroj-klaŭnoj de Patch Adams, same kiel instruisto de Esperanto, preleganto, ĵurnalisto kaj tradukisto; patroprenanto de pluraj internaciaj iniciatoj pri edukado – i.a. en Brazilo, Ĉinio, Francio, Peruo, Rumanio kaj Vjetnamio.[1]

Przemysław Paweł Grzybowski
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1968 (1968-01-01) (56-jaraĝa)
en Gmina Lubsko
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
Doktoreca konsilisto Jerzy Nikitorowicz vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li interesiĝas pri interkultura kaj kompara pedagogioj, kunordigas diskutliston „Międzyszkolnik” de Forumo de Junaj Pedagogoj ĉe Komitato de Pedagogiaj Sciencoj de la Pola Akademio de Sciencoj; prizorgas la Akademian Centron de Volontuloj ĉe la Universitato Kazimierz Wielki.

Simbolo de la nemateria kultura heredaĵo

Nemateria kultura heredaĵo redakti

Kiam en la jaro 2013 Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) dum la kampanjo por enskribo de Lingvo Esperanto kiel portilo de la Esperanto-kulturo sur la nacia listo de nemateria kultura heredaĵo kolektis apogojn kaj opinioj de parlamentanoj de Pola Sejmo kaj Pola Senato, politikistoj, urbestroj, direktoroj de muzeoj, eminentaj homoj de la kulturo, profesoroj de universitatoj tiam Przemysław Paweł Grzybowski skribis jenan ege valoran opinion: [2].

Verkaro (elekto) redakti

Verkoj en la pola, krom tiuj en Esperanto (eo), franca (fr) kaj portugala (pt):

  • 2018 Przemysław Grzybowski, kunaŭtore kun Grzegorz Idzikowski: Inni, Obcy – ale Swoi. O edukacji międzykulturowej i wspólnocie w szkole integracyjnej (Aliaj, Fremduloj - sed Swoi. Pri interkultura edukado kaj komunumo en integra lernejo), Kazimierz Wielki University Press, Bydgoszcz, ISBN  978-83-8018-206-6 .
  • 2016 Morycek w szkole. Żydowskie dowcipy o edukacji, w dialogu międzykulturowym, Fundacja dla Uniwersytetu Kazimierza Wielkiego, Wydawnictwo Uniwersytetu Kazimierza Wielkiego, Bydgoszcz, ISBN 978-83-927223-0-4.
  • 2015 Śmiech w edukacji. Od szkolnej wspólnoty śmiechu po edukację międzykulturową, Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków, ISBN 978-83-7850-563-1.
  • 2014 Podaruję ci (u)śmiech. Najmniejsza antologia wypowiedzi o śmiechu, uśmiechu, dowcipie i humorze, Akademickie Centrum Wolontariatu, Uniwersytet Kazimierza Wielkiego, Bydgoszcz, ISBN 978-83-939347-1-3.
  • 2012 Laughter therapy. The international guide (Ridterapio. La internacia gvidilo), Kindle, angla versio, Amazon.
  • 2012 Terapia do riso. Guia internacional (Ridterapio. La internacia gvidilo), Kindle, portugala versio, Amazon.
  • 2012 Edukacja międzykulturowa – konteksty. Od tożsamości po język międzynarodowy, Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków, wydanie drugie, ISBN 978-83-7587-619-2.
  • 2012 Doktor klaun! Terapia śmiechem, wolontariat, edukacja międzykulturowa, Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków, ISBN 978-83-7850-031-5 (Nagroda jury i internautów plebiscycie Portalu wydawców granice.pl „Najlepsza książka psychologiczna 2012” w kategorii „Książka popularnonaukowa” oraz nagroda internatów w plebiscycie „Najlepsza książka na jesień 2012” w kategorii „Poradniki”.)
  • (pt) 2012 Doutor palhaço. Guia internacional (Doktoro Klaŭno. Internacia Gvidilo) Kindle, portugla versio, Amazon.
  • 2011 Spotkania z Innymi. Czytanki do edukacji międzykulturowej, Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków, ISBN 978-83-7587-048-0 (Nagroda jury i internautów plebiscycie Portalu wydawców granice.pl „Najlepsza książka na wiosnę 2012” w kategorii „Książka dla dzieci”).
  • (eo) 2011 Ankaŭ Vi estas Fremdulo. Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi: vidu malsupre sub Esperanto.
  • 2011 Edukacja międzykulturowa – konteksty. Od tożsamości po język międzynarodowy, Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków, ISBN 978-83-7587-619-2.
  • 2010 Przemysław Grzybowski kunaŭtore kun Krzysztof Sawicki, Pisanie prac i sztuka ich prezentacji (Skribo de verkoj kaj la arto de prezentado de ili), Oficyna Wydawnicza Impuls) Kraków. ISBN 978-83-7587-395-5.
  • 2009 Edukacja europejska – od wielokulturowości ku międzykulturowości, Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków, wydanie trzecie, uzupełnione, ISBN 978-83-7587-164-7.
  • 2007-2008 Edukacja europejska – od wielokulturowości ku międzykulturowości, Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków, wydanie drugie ISBN 978-83-7308-755-2.
  • 2008 Edukacja międzykulturowa – przewodnik. Pojęcia, literatura, adresy, Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków, ISBN 978-83-7308-928-0.
  • (eo) 2004 Rivail kaj edukado: vidu malsupre sub Esperanto
  • (fr) 2000 Iwona Strachanowska, kunaŭtore kun Przemysław Grzybowski, Attitudes interculturelles des étudiants polonais. "Différents", "inconnus" sur le chemin de l'Europe uni. (Interkulturaj sintenoj de polaj studentoj. "Malsama", "nekonata" survoje al unuiĝinta Eŭropo), Scientia Paedagogica Experimentalis, Gento. ISSN 0582-2351.
  • 1999 Opowieści spirytystyczne: mała historia spirytyzmu, Wydawnictwo KOS, Katowice, ISBN 83-86757-37-X.
  • (eo) 1998-1999 Materialoj pri Esperanto-kulturo. Lingvo kaj movado: vidu malsupre sub Esperanto
  • 1991 Świat żywych – świat umarłych: kulisy spirytyzmu, Wydawnictwo IKP, Bydgoszcz.

En Esperanto   redakti

Renkontoj kun Diferenculoj. Rakontoj por interkultura edukado redakti

Lia plej konata libro nomiĝas en Esperanto Renkontoj kun Diferenculoj. Rakontoj por interkultura edukado (2014) kiu taŭgas por infanoj inter la aĝoj de ses kaj dek jaroj[3]. Ĝis nun aperis jenaj versioj de la verko: pola (la originalo)[4], angla, franca, germana, persa, sorana (kurda varianto en Irano) kaj Esperanta. La Esperanto-versio (elŝutebla ĉi tie en PDF-formato) servas kiel helpmaterialo por la kurso de Esperanto ĉe edukado.net.

Nur la pola kaj la sorana versioj aperis paperlibre:

2011 (pola) P.P. Grzybowski, Spotkania z Innymi. Czytanki do edukacji międzykulturowej, Oficyna Wydawnicza „Impuls”, Kraków 2011, 124 paĝoj. ISBN 978-83-7587-048-0, sed ankaŭ senpage legebla ĉi tie kaj ĉi tie en formo de PDF.

2019 (sorana) eldonejo en Sakezo (Irano) pubulikigis paperforme la sorankurdan version de la libro Renkontoj kun Diferenculoj, tradukite el Esperanto.

La angla, germana kaj franca versioj estas memeldonoj en formo de bitlibroj disponigitaj en Amazon.com

  • 2016 کامیلا و آدم های متفاوت پشمیسواو پاول گژیبفسکی, la persa eldono estas rete legebla ĉe Researchgate (pdf)
  • 2012 Treffen mit Anderen, Kindle, germana versio, Amazon.
  • 2012 Meeting with Others, Kindle, angla versio, Amazon.
  • 2012 Rencontres avec les Autres, Kindle, franca versio, Amazon.

Aliaj verkoj en Esperanto. redakti

  • 1998 Materialoj pri Esperanto-kulturo. Lingvo kaj movado, Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo), Bydgoszcz,, ISBN 83-87145-06-8.
  • 1999 Materialoj pri Esperanto-kulturo. Lingvo kaj movado, Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo), Bydgoszcz,, ISBN 83-87145-06-8.
  • 2004 Rivail kaj edukado, Editora Comenius, Bragança Paulista, ISBN 85-98472-05-0.
  • 2011 Ankaŭ Vi estas Fremdulo. Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi, Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, Bydgoszcz, ISBN 978-83-62323-17

Tradukoj redakti

  • (eo) "Sole kun Dio. Preĝoj de tiuj, kiuj ne preĝas", traduko el la pola de Janusz Korczak: „Sam na sam z Bogiem. Modlitwy tych, którzy się nie modlą”, ​ISBN 978-85-98472-20-1​.

Referencoj redakti

  1. Biografiaj informoj Arkivigite je 2017-02-06 per la retarkivo Wayback Machine (ligilo al la PDFa libro) el lia verko Renkontoj kun Diferenculoj
  2. https://www.academia.edu/34387138/Opinia_do_wniosku_Stowarzyszenia_Europa_Demokracja_Esperanto
  3. (eo) Recenzo de Dennis Keefe, IPR n-ro 15/2, paĝoj 38-40
  4. Librorencenzo (pri interkulturaj rakontoj por infantoj en la aĝo inter 10-12 jaroj.).

Vidu ankaŭ redakti

Traduko

Eksteraj ligiloj redakti

Retejo de Przemek Grzybowski

Aŭtorpaĝo de Przemyslaw Pawel Grzybowski ĉe Amazon