Przemysław Saleta

Przemysław SALETA (naskiĝis la 7-an de marto 1968 en Vroclavo) estas pola boksisto en pezega kategorio, mondĉampiono pri piedbato-bokso, ĉampiono de Pollando, Eŭropo kaj interkontinenta en profesia boksado, aktoro. 194 centimetrojn altas.

Przemysław Saleta
Persona informo
Przemysław Saleta
Naskiĝo 7-an de marto 1968 (1968-03-07) (56-jaraĝa)
en Vroclavo
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Varsovia Lernejo de Ekonomiko vd
Familio
Edz(in)o Ewa Pacuła vd
Profesio
Okupo boksisto • ĵurnalisto • piedbatoboksisto • aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sporta kariero redakti

Junece startis kun sukcesoj en piedbato-bokso, en la formulo full contact.

En 1991 komencis starti en profesia bokso. En 2002 atingis la plej altan sukceson en sia kariero, kiam en Dortmund per teknika knokaŭto venkis germanan boksiston Luan, albandevenan, gajnante ĉampionecon de Eŭropo en pezega kategorio. Post apenaŭ tri monatoj perdis la titolon favore al turka boksisto Sinan Şamil Sam. Ĝis 2006 ludis 50 batalojn, venkante 43 fojojn (21 per knokaŭto).

En 2007 subskribis kontrakton kun la organizaĵo Konfrontado de Batalartoj. En miksaj batloj ludis venke dufoje.

Privata vivo redakti

Saleta estis dufoje edziĝinta. La unua edzino estis modelulino Ewa Pacuła, kun kiu havas filinon Nicola (naskita en 1994). La dua edzino estis Ewa Byzdra-Saleta, kun kiu havas filinon Nadia (naskita en 2002).

Decembre 2007 en varsovia hospitalo Przemysław Saleta subiĝis al operacio pri forigo de reno, kiun oni transplantis al lia filino Nicole, kiu de kelkaj jaroj aplikis dializon. Post semajno aperis malfacilaĵoj kun spirado kaj interna hemoragio. Necesis operaco. Oni suspektis pulman embolion pro sepso. Post ĝi estis vekita de komato kaj povis forlasi la malsanulejon. Antaŭ la operaco estis ĉefredaktoro de pollingva versio de la revuo "Gentleman's Magazine".