Psalmodio signifas la kantata prezentado de psalmoj, kantikoj kaj aliaj sakralaj (plejparte bibliaj) tekstoj surbaze de difinitaj melodiaj ŝablonoj, la recitotonoj. Ĉi tiuj adaptiĝas en siaj turnoj al la karaktero de la pokaze bazigaj modaloj.

Melodio de psalmo 1 el la romkatolika germanlingva kantaro „Gotteslob“

Originon kaj modelon havas psalmodio en la antika juda muziko. Surbaze de psalmodio evoluis i.a. la kantformoj de la gregoria ĉanto, en kiu ĝi krom sekvenco kaj jubilo prezentas ĉefan formon. La pezocentro de psalmodio lokis sur ecoj kiel tekstrecitado kaj lingvomelodio. La dirigento donis signojn por indiki la tonaltopason. Tiam oni notis la melodiojn per neŭmoj. Psalmodioj estas notitaj laŭsilabe.

La trapaso de tipa psalmodio estas: inico (komenco), recitotono (tenoro), meditado (mezkadenco), recitotono, terminacio (kadenco) kaj finalo (fino).