Psalmtono estas la melodimodeloj, kiuj estas bazo de la modaloj, kiuj estas adaptataj je la kantado de la psalmoj al la psalmoteksto. Kun modalo povas esti ligitaj pluraj psalmotonoj.

Estas modelecaj kantmanieroj kun la baza skafaldo initium (enkonduko), tenor (deklamotono), mediatio (mezkadenco), tenor, terminatio (finturno) kaj finalis (fina kadenco). Je tio la deklamotono estas ripetata der depende de la nombro de psalmosilaboj ne kongruaj kun la aliaj melodipartoj. La fina kadenco transkondukas ekde la deklamotono al la komencotono de la postsekve kantota antifono. La ordo de la psalmotonoj laŭas al la ok modaloj.

Psalmtono Aŭtenta / plagala Ténor Finalis Modalo
1-a Protus aŭtenta a d doria
2-a plagala f d hipodoria
3-a Deuterus aŭtenta b (poste: c) e frigia
4-a. plagala a e hipofrigia
5-a Tritus aŭtenta c f lidia
6-a plagala a f hipolidia
7-a Tetrardus aŭtenta d g miksolidia
8-a plagala c g hipomiksolidia

Krom la ok malnovaj psalmotonoj evoluis aliaj, kiuj ne obeis al la rigida skemo de la mezepokaj modaloj. La plej konata el ĉi tiuj kromtonoj estas la tonus peregrinus, ankaŭ nomata 9-a psalmotono, kiu distingiĝas per tio, ke ĝi havas ne unu, sed du deklamtonojn.