La Psarokolioj enhavas du aŭ tri genroj de sudaj kaj centramerikaj paserinaj birdoj de la familio de Ikteredoj. Tamen plej ofte oni konsideras psarokoliojn la membroj de la genro Psarocolius.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Psarokolioj
Montezuma psarokolio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Psarocolius
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĉiuj Psarokolioj estas grandaj birdoj kun pintakraj bekoj, kaj longaj vostoj kiuj estas ĉiam almenaŭ parte brilflavaj. Maskloj estas kutime pli grandaj ol inoj.

La plumaro estas tipe bruna, malhelbruna aŭ nigra, kvankam la Verda kaj la Oliveca psarokolioj havas, kiel ties nomoj implicas, olivecan koloron en kapo, bruston kaj supran dorson. Kruroj estas malhelaj, sed la beko estas kutime rimarkinda kontrasta karaktero, ĉu palflava aŭ ruĝpinta kun verda aŭ nigra bazo. Ĉe kelkaj specioj estas ankaŭ blua aŭ roza nuda vangomakulo.

Psarokolioj estas birdoj asociaj kun arbaroj aŭ, ĉe malmultaj specioj, pli malferma arbaro. Ili estas koloniaj reproduktantoj, kun kelkaj longaj teksitaj kestaj nestoj en arbo, ĉiu pendanta el fino de branĉo.

Tiuj gregemaj birdoj manĝas grandajn insektojn kaj fruktojn. Ili estas tre voĉemaj, kaj elsendas ampleksan gamon de kantoj, foje inklude imitadon.

Sistematiko redakti

6 el la specioj de la genro Psarocolius certe apartenas tie:

Kvar iome diferencaj specioj estis iam separataj en la genro Gymnostinops. Alternative, ankaŭ la Kresta psarokolio (kaj eble aliaj) apartenus ĉi tien (Price & Lanyon 2002):

Price & Lanyon (2002) uzis analizojn de DNA por serĉi la filogenion de la psarokolioj. Kiel evidentas el la morfologio, la Ocialo, Ocyalus latirostris kaj la Klipiktero, Psarocolius oseryiClypicterus oseryi, estas plej distingaj specioj de Psarokolioj. Fakte ili ŝajne estas pli proksime rilataj al la kacikoj kaj ambaŭ specioj irus al Ocyalus. Alternative la Klipiktero povus esti separata en Clypicterus, kiu kiel Ocyalus estus monotipa genro.

Referencoj redakti

  • ffrench, Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2a eldono). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. ISBN 0-8014-9792-2
  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6418-5
  • Jaramillo, Alvaro & Burke, Peter (1999): New World Blackbirds. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-4333-1
  • Price, J. Jordan & Lanyon, Scott M. (2002): A robust phylogeny of the oropendolas: Polyphyly revealed by mitochondrial sequence data. Auk 119(2): 335–348. DOI: 10.1642/0004-8038(2002)119[0335:ARPOTO]2.0.CO;2 PDF plena teksto[rompita ligilo]
  • Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. ISBN 0-8014-9600-4

Eksteraj ligiloj redakti