Pseŭdoreĝa boleto

La pseŭdoreĝa boleto (Boletus pseudoregius) estas fungo el la ordo boletaloj (Boletales) kaj el la familio boletacoj (Boletaceae). Ĝi apartenas al la grupo de Boletus appendiculatus kaj tre similas al la reĝa boleto, sed estas malpli ruĝa sur la ĉapelo, kaj male pli ruĝa baze de la stipo; ĝi estas multe pli bluiĝema (surfaco kaj karno) kiam oni ĝin tranĉas aŭ manipulas. Tiu ektomikoriza fungo, ligita al fagaloj (ĉefe kverko) en sufiĉe varmaj lokoj sur kalka grundo, estas same manĝebla kiel la aliaj boletoj de sia grupo - bone kuiru ĝin! Sed pro ĝia relativa malofteco oni konsilu ĝin ne abunde rikolti.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
pseŭdoreĝa boleto
Boletus regius
Boletus regius
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: Klabfungoj Basidiomycota
Subfilumo: Agaricomycotina
Klaso: Agaricomycetes
Subklaso: Agaricomycetidae
Ordo: Boletales
Familio: Boletaceae
Genro: Boletus
Boletus pseudoregius
(Hubert) Estadès 1988
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Eksteraj ligiloj redakti