Pseŭdovorto estas parto de parolado aŭ teksto kiu ŝajnas esti efektiva vorto en ia lingvo (almenaŭ supraĵe), dum fakte ĝi mankas en la leksiko. En lingvistiko, pseŭdovorto estas difinita kiel respektanta ĉiujn fonetikajn limojn de la lingvo. Tio estas, ĝi ne inkludas sonojn aŭ sonvicojn kiuj ne eblas en tiu lingvo kaj tial estas facile pronocebla por la parolantoj. Krome, skribita pseŭdovorto ne inkluzivas signovicojn kiuj ne estas akcepteblaj en la ortografio de la lingvo. Ekzemple, "ĉojko" estas pseŭdovorto en Esperanto (komparu la son- kaj liter-vicojn kun "ĉokolado", "bojkoti" kaj "hajko"), dum "dfhnksd" ne konsideriĝas pseŭdovorto (interalie ĉar h ne uzeblas antaŭ konsonantoj kaj ĉiu vorto en Esperanto devas enhavi vokalojn). Tiaj son- kaj litervicoj, kiel la ĉi-lasta, estas simple rigardataj kiel nevortoj. Kaj pseŭdovortoj, kaj nevortoj povas rezulti el mistajpoj kaj misdiroj. Aldone, pseŭdovortoj uzeblas kiel propraj nomoj por realaj aŭ fikciaj personoj, ili povas aperi en kalemburoj kaj oni povas krei tiajn vortojn por lingvistikaj eksperimentoj. Ili estas nemalhavebla parto de pseŭdofrazoj kaj pseŭdotekstoj.

Eksteraj ligiloj redakti