Psikofiziologio

studfako de psikologio

Psikofiziologio (el greka ψῡχή, psȳkhē, "spiro, vivo, animo"; φύσις, physis, "naturo, origino"; kaj -λογία, -logia) estas la branĉo de la psikologio rilata kun la fiziologiaj bazoj de la psikologiaj procezoj. Ĝi estis nomita kogna psikofiziologio ĝis meze de la 1990-aj jaroj kaj aktuale ĝi estis nomita kogna neŭroscienco.

Por ekzemplo, psikologoj interesiĝas pri la tialo kial oni timas araneojn dum la psikofiziologoj povas esti interesataj por karakterigi la funkciadon de la cerba amigdalo, nome malgranda cerba strukturo kiu estas rilata al la regulado kaj respondo per emocioj. Psikofiziologo klopodus rilatigi ambaŭ: tiu povus, por ekzemplo, klopodi klarigi la araneofobion rilate al la elanoj kiuj eliras kaj eniras en kaj el la amigdalo. Tamen, la psikofiziologoj preskaŭ ĉiam studas la rilatojn psikologi/fiziologiajn en homaj netuŝitaj objektoj. Kvankam la unuaj psikofiziologoj preskaŭ ĉiam ekzamenis la efikon de la psikologiaj statoj per la reagoj de la fiziologiaj sistemoj, ekde la 1970-aj jaroj ili studas ankaŭ la efikon de la stato de la fiziologiaj sistemoj en la psikologia stato. Estas la perspektivo de la studado de la rilato inter la menso kaj la korpo kio distingas fundamente la psikofiziologojn.

Bibliografio redakti

  • Cacioppo, J. T., Tassinary, L. G., & Berntson, G. G. (2000). Handbook of psychophysiology, 2a eldono. New York: Cambridge University Press. (3rd ed. 2007)

Eksteraj ligiloj redakti