Psikolingvistiko estas lingvoscienco kiu studas lingvon kiel psikologian fenomenon. Laŭ iu vidpunkto, psikolingvistiko estas memstara scienco, laŭ alia, psikolingvistiko apartenas al ambaŭ psikologio kaj lingvistiko. Lingvo estas mensa fenomeno, kaj pro tio iuj konsideras lingvistikon mem branĉo de psikologio.

En psikologio lingvo estas grava. En la teorio de psikologio estas grave klarigi la karakteron de pensado kaj – ĉar oni uzas lingvon por pensado – ankaŭ la studo de lingvo kaj ĝia uzo estas en psikologio grava. Psikolingvistiko havas kelkajn problemojn komunajn kun filozofio de lingvaĵo, kiel la genezo de lingvo kaj la rilato inter lingvo kaj pensado, ĝi ankaŭ havas kelkajn studobjektojn komunajn kun fonoaŭdiologio, kiel problemoj de parolado, kaj fine kelkajn problemojn proprajn, kiel la disvolviĝo de parolado en infanoj, la pensmaniero de surduloj ktp.