Pterokloformaj birdoj

Pterokledoj (Pteroclididae) aŭ Pterokloj estas grundbirdoj, kies 16 specioj loĝas en senarbaj dezertstepoj kaj mezdezertoj de Eŭrazio kaj Afriko. La membroj de tiu familio entute estas tre similaj laŭ aspekto, konduto kaj generbiologio. La familio enhavas du genrojn, kiuj foje ne tiom facile estas akceptataj:

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pterokloformaj birdoj
Pteroklo (Pterocles indicus)
Pteroklo (Pterocles indicus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pterokloformaj Pteroclidiformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Bonaparte, 1831
Genroj

Pterocles
Syrrhaptes

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Pri la sistematiko de la Pterokledoj oni longan tempon disputis. Iuj zoologoj ekzemple aljuĝis ilin al la ordo de la Karadrioformaj, aliaj al la Kokoformaj aŭ al la Kolomboformaj birdoj, ĉar ilia aspekto kaj kelkaj kondutoj (grundkovantoj, nestfuĝantoj, bekformo) memorigas pri Kokoformaj birdoj (Galliformes) kiel ekzemple PerdrikojAlektoroj. Aliflanke la flugmaniero kaj iuj anatomiaj detaloj pli verŝajnas ligi la Pterokledojn kun la Kolomboformaj birdoj (Colombiformes), dum pliaj apartaĵoj, kiel la manko de la vakshaŭto, la kranikonstruo aŭ la anatomio de la digestejo pli proksimigas la Pterokledojn al la Karadrioformaj birdoj. Hodiaŭ do la Pterokledoj formas propran ordon. Sola familio de tiu ordo estas la Pterokledoj (Pteroclididae). Jenaj genroj kaj specioj apartenas al tiu familio:

Distingiloj redakti

Pterokloformaj birdoj estas perdriko- ĝis kolombogranda, kun pezo de 150 ĝis 400 gramoj, havas mallongajn bekojn kaj mallongajn plumokovritajn krurojn, fortikajn korpojn, longajn pintajn flugilojn kaj foje vostojn per kiuj ili flugas rekte. Adaptiĝinte al sia ĉirkaŭejo ilia plumaro estas en brunaj kaj grizaj kolornuancoj, precipe sablo- kaj okrokoloraj kun nigraj bendoj kaj tupaĵoj. La kruroj havas plumojn, ĉe la Stepkokoj, Syrrhaptes daradoxus, eĉ la piedfingroj.

Vivejo redakti

Pterokloformaj birdoj preferas vivi en dezertecaj regionoj, sed ne senescepte bezonas dezertan vivejon. Unu specio de la Pterokloj, Pterocles personatus, ekzemple loĝas en la verdaj montetaj pejzaĝoj de Madagaskaro, dum alia specio, Pterocles exustus, vivas eĉ precipe proksime de akvo.

Konduto kaj generado redakti

Ĉar Pterokloformaj birdoj prefere loĝas en regionoj kun altaj temperaturoj kaj kun malmultaj aŭ sen ombrodonantoj kaj ĉar ili nutras sin ĉefe per semoj (legumenacoj), ili devas trinki regule. Ili vivas nomade, kelkaj translokiĝas laŭsezone inter kov- kaj vintroregionoj, ekzemple Pterocles gutturalis kaj Pterocles senegallus. Dum la krepusko ili je grandaj svarmoj vizitas akvejojn, kiuj povas malproksimi distance de 50 kilometroj. La maskloj de kovparoj tie kaŭras ĝis la ventro en la akvo kaj skuas sian korpon. Per tio ilia ventra plumaro plensuĉas sin je akvo. Kun tio li reflugas al la nesto, kaj lasas la idojn suĉi la akvon el la plumaro; eble pro tio ĉe multaj specioj la masklo havas brustajn striojn ĉu blankajn ĉu nigrajn ĉu brunajn foje eĉ du aŭ pliajn aŭ almenaŭ ian separigon inter brusto kaj ventro kio indikus la idaron kie estas la ventro kaj la bezonota akvo. La nestoj de la Pterokloformaj birdoj estas malgrandaj trogumoj, kiuj preskaŭ ne estas pufitaj. La ino du- ĝis trifoje en la jaro metas pli malpli tri ovojn, kiujn ambaŭ gepatroj kovas. La kovotempo daŭras 21 ĝis 23 tagojn.

Referencoj redakti

  • G. L. Maclean and G. H. Fry (1986). Pteroclidae, sandgrouse, 422-441 in: Emil K. Urban, C. Hilary Fry and Stuart Keith (eds), The Birds of Africa II. Academic Press, Harcourt Brace Jovanovich : London u.a. (ISBN 0-12-137302-9)
  • E. de Juana (1997). Family Pteroclidae (Sandgrouse), 30-59 in: Josep del Hoyo, Andrew Elliott and Jordi Sargatal (eds), Handbook of the birds of the world 4. Lynx Edicions : Barcelona (ISBN 84-87334-22-9)

Eksteraj ligiloj redakti