La Ptilonorinkedoj (Ptilonorrhynchidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj.

Ptilonorhynchus violaceus (masklo)

Ekzistas proksima parenceco al la Paradizeedoj (Paradisaeidae). Kiel tiuj la Ptilonorinkedoj troviĝas en Nov-Gvineo, la najbaraj insuloj kaj en Aŭstralio. La neatentige koloraj maskloj konstruas laŭbon, tielnomatan amludan placon, per kiu ili provas allogi inon. La plej multaj specioj estas poligamiaj.

Ptilonorinkedoj multan tempon pasigas sur la grundo. Sed ili kovas sur arboj. Sian nutraĵon ili serĉas sur la grundo kaj sur arboj kaj arbustoj. Ili disponas pri forta beko kaj fortaj kruroj. La plumaro de la inoj estas plejparte bruna aŭ griza. La maskloj estas neatentige koloraj, sed la maskloj de kelkaj specioj posedas atantofrapan kapkufon kaŝitan en la kapoplumoj, kiun ili dum la amdanco mallongan tempon starigas.

Konstruo de la laŭboj redakti

 
laŭbo de la Ptilonorhynchus violaceus; ĉirkaŭ la laŭbo estas distribuitaj bluaj trinktubetoj kaj plastikbotelaj fermiloj

La laŭbokonstruo varias de specio al specio. Ju pli malmulte atentiga estas la plumarkoloro de la masklo, des pli pompa estas lia laŭbo. La laŭbokonstruado havas la avantaĝon, ke la maskloj pro manko de bunta plumaro pli facile eskapas manĝegomalamikojn. La laŭbo estas konstruata sur ebena placo meze de densejo.

La ptilonorinked masklo konstruas aleon el starigeblaj interplektitaj branĉetoj. Ĉirkaŭ la laŭbo li disdonas florojn, berojn aŭ aliajn kolorajn objektojn. Li preferas la bluon. Kaj li kolektas ankaŭ plastikon, vitron kaj paperon. Krome li farbas la murojn de la laŭbo per miksaĵo el salivo kaj plantosuko. Kiam iu ino ekinteresiĝas, la masklo komencas danci. Dancante li alterne batas po unu flugilon malsupren kaj denove levas ĝin. Levante ĝin li krome pufigas la plumaron. Post sukcesa kopulacio la ino konstruas pelvetoforman neston sur arbo.

Genroj kaj specioj redakti

  • Ailuroedus
    • Ailuroedus crassirostris
    • Ailuroedus melanotis
    • Ailuroedus buccoides
    • Ailuroedus dentirostris
  • Amblyornis
    • Amblyornis flavifrons
    • Amblyornis macgregoriae
    • Amblyornis inornatus
    • Amblyornis subalaris
  • Archboldia
    • Archboldia papuensis
    • Archboldia sanfordi
  • Chlamydera
    • Guta klamidero, Chlamydera guttata
    • Chlamydera maculata
    • Chlamydera nuchalis
    • Chlamydera cerviniventris
    • Chlamydera lauterbachi
  • Prionodura
    • Prionodura newtoniana
  • Ptilonorhynchus
    • Ptilonorhynchus violaceus
  • Sericulus
    • Sericulus chrysocephalus
    • Sericulus aureus
    • Sericulus bakeri