Publika transporto de Erfurto

La Transporta entrepreno de Erfurto (germane: Erfurter Verkehrsbetriebe - SWE EVAG) estas sekcio de la urba prizorgadentrepreno Stadtwerke Erfurt (Urbaj servoj). Ĝi responsas pri la publika transporto en Erfurto, la ĉefurbo de Turingio.

Publika transporto de Erfurto
emblemo
transporta firmao
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Erfurto
Membro de VMT • Association of German Transport Companies vd
Posedata de SWE Stadtwerke Erfurt Gruppe vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Aktiengesellschaft
vdr
Administrejo ĉe Urbicher Kreuz, en la erfurta sudoriento
Historia tramo por turismaj rondgvidadoj.

Oni veturigas tramojn sur ŝpuroj de 1 metro, busojn urbajn kaj busojn regionajn. Inter 1948 kaj 1975 oni havis ankoraŭ trolebuson.

Historio redakti

Komenco de la entrepreno pri publika transporto en Erfurto estis en 1920, kiam la urbo akiris la plejmulton de la akcioj el la manoj de privataj entreprenistoj. Sekve iĝis ŝtatigo de iama privata sektoro. Ekde 1883 ekzistis ĉevaltira tramo; elektrigo iĝis en la 1-a de junio 1894. La liniaro konsistis el 5 linioj:

  • Erfurt-Nord (Ilversgehofen) - Steigerstraße (Flora): 5362 m
  • Brühlerwall - Leipziger Straße: 4443 m
  • Gothaer Straße - Weimarische Straße: 3666 m
  • Schützenhaus - Nordhäuser Straße: 4126 m
  • Blücherstraße - Kavalleriekaserne: 4650 m

En 1925 oni cirkuligis la unuajn busojn en la urbo.

Alinomigoj redakti

La malnova nomo Erfurter Elektrische Straßenbahn AG restis por la tuto ĝis alinomigo en 1938 al Erfurter Verkehrs-AG (EVAG). En 1951 la nomo ŝanĝiĝis al VEB Erfurter Verkehrsbetriebe (EVB).

Post la Turniĝo oni fondis, la 24-an de aprilo 1990, la Erfurter Verkehrsbetriebe AG (EVAG). En la 18-a de decembro 1996 ĝi aliĝis al la Stadtwerke Erfurt. Nuntempe la tuto estas parto de la transportunuiĝo mezturingia VMT.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti