Pudding Lane estas strato de Londono lokita en la kvartalo City. Ĝi situas antaŭ la strato Eastcheap, proksime al la ponto de Londono. La plej proksima metro-stacio estas "Monument". Tie situis la panvendejo de Thomas Farryner, el kiu komenciĝis la granda incendio de Londono en 1666.

Pudding Lane
strato [+]

LandoUnuiĝinta Reĝlando
SituoLondono
- koordinatoj51° 30′ 37″ N, 0° 5′ 7″ U (mapo)51.5102-0.085299999999989Koordinatoj: 51° 30′ 37″ N, 0° 5′ 7″ U (mapo)

Longo120 m

Pudding Lane (Granda Londono)
Pudding Lane (Granda Londono)
DEC
Pudding Lane
Pudding Lane
Map
Pudding Lane
Vikimedia Komunejo:  Pudding Lane [+]
vdr

Laŭ la kronikisto John Stow, la strato estis nomita laŭ la angla vorto puddings, tio estas mezepoka vorto por "intestaro", ĉar la tripoj onidire falis el la ĉaretoj, kiuj venis el la viandistoj de Eastcheap al la Tamizo. Ekzistas sur muro de konstruaĵo, nomita "Faryners House", plato indikante la lokon de la incendio.