Puebla de Zaragoza

Puebla estas komunumo en la meksika subŝtato Puebla. La ĉefurbo de la komunumo estas la urbego Heroica Puebla de Zaragoza, la subŝtata ĉefurbo.

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 1 485 941 loĝantojn. El tiuj estas 710 356 viroj kaj 775 585 virinoj. La komunumo havas surfacon de 524,31 kvadratkilometroj.

Ĝi situas en la centro-orienta parto de la meksika subŝtato Puebla. Norde estas la ŝtato Tlaxcala, sude la komunumoj Huehuetlán el Grande kaj Teopantlán, oriente Amozoc, Cuatinchán kaj Tzicatlacoyan kaj en la okcidento Cuautlancingo, San Andrés Cholula kaj Ocoyucan. La geografiaj koordinatoj de la komunumo estas 19° 3′ norda latitudo kaj 98° 12′ okcidenta longitudo. La meza alteco super la marnivelo estas 2160

Historio redakti

La lokon kie nun estas la urbo Puebla oni konis sub la nomo Cuetlaxcoapan, kiu signifas en la navatla lingvo "loko kie la viperoj ŝanĝas la haŭton". La 16an de aprilo de la jaro 1531 Toribio Paredes, loĝanto de Benavente en Hispanio, kiun la indiĝenoj nomis "Motolinia", fondis la urbon de Puebla en la valo de Cuetlaxcoapan je la orienta flanko de la rivero San Francisco.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI

Eksteraj ligiloj redakti

http://www.e-local.gob.mx/work/templates/enciclo/puebla/Mpios/21114a.htm Arkivigite je 2007-05-17 per la retarkivo Wayback Machine