La Puerta de Palmas estas monumenta pordego devena el la murego kiu ĉirkaŭis la urbon Badajoz en Hispanio, situa antaŭ la Ponto Palmas, kiun oni devis trapasi por veturi al najbara Portugalio; ĝi estis la ununura ponto super la rivero Gvadiano en Badajoz ĝis la 1970-aj jaroj, do tiu ĉi pordego estis la plej tipa vidaĵo de la enirejo aŭ elirejo de la urbo. La fino de ties konstruo datis je 1551. Estas la plej signifa monumento de la urbo.

Puerta de Palmas, Badajoz

Ĝi estas konsistigita de memoriga arko kaj du cilindraj turoj de fortka aspekto. En la ekstera fasado la arko estas duoncirkla, ornita de blazono de Karlo la 1-a. En la interna fasado estas kapelo dediĉita al Nia Sinjorino de la Anĝeloj. La turoj uitlis kiel reĝa prizono ĝis fino de la 19a jarcento.