Puerto-Rika lacertokukolo

La Puerto-Rika lacertokukolo (Coccyzus vieilloti) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la Geococcyx, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Puerto-Rika lacertokukolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Coccyzus
Specio: C. vieilloti
Coccyzus vieilloti
(Bonaparte, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas endemismo de la insulo de Puerto-Riko, kaj estas unu el la 4 specioj de lacertokukoloj kiuj ĉeestas nur en Karibio. Tiuj estis antaŭe lokitaj en la genro Saurothera (greke "lacertomanĝanto") de la familio de Kukoledoj, sed nuntempe ili estas enmetitaj kun la specoj de la genro Coccyzus (AOU 2006).

La specifa nomo de la Puerto-Rika lacertokukolo rememoras la francan ornitologon Louis Jean Pierre Vieillot.

Tiu specio havas helgrizajn bruston kaj gorĝon, cinamokoloran suban korpon kaj brunan supran korpon. La ĉefa identiga karaktero ĉe tiu specio estas longa malhela vosto kun du blankaj punktoj en siaj eksteraj vostoplumoj. La irizo estas flavbruna kaj estas ankaŭ ekstera ruĝa kaj rimarkinda ookulringo. La birdo estas 40 ĝis 48 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 80 g.

La Puerto-Rika lacertokukolo loĝas en arbaroj (komuna en la ŝtatarbaroj Guánica, Guajataca kaj Vega kaj en la Nacia Parko Kariba kaj en kafoplantejoj tra la tuta insulo de Puerto-Riko. Tiu specio povas esti observita trankvile kaj lerte manĝanta inter la arbara herbaro lacertojn, sian ĉefa dietelemento (proksimume 75%). Ili manĝas ankaŭ grandajn araneojn, skarabojn, raŭpojn kaj fostoinsektojn kiel kromaĵojn al la dieto (ĉ 25%).

Tiu specio konstruas neston el bastonetoj, kie la ino demetas el 2 ĝis 3 bluajn ovojn. La voĉo esta iu "kao-kao"

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti