Puerto Montt estas urbego, havenurbo, ĉefdiocezo, universitata urbo en suda Ĉilio, en regiono Los Lagos. Ĝi estas ankaŭ regiona kaj provinca ĉefurboj, krome ĝi estas konsiderita la "ĉefurbo" de ĉilia Patagonio.

Puerto Montt
urbo en Ĉilio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 169 736  (2017) [+]
Loĝdenso 3 331 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ S, 72° 56′ U (mapo)-41.4718-72.9396Koordinatoj: 41° 28′ S, 72° 56′ U (mapo) [+]
Alto 14 m [+]
Areo 50,95 km² (5 095 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Puerto Montt (Ĉilio)
Puerto Montt (Ĉilio)
DEC
Puerto Montt
Puerto Montt
Situo de Puerto Montt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puerto Montt [+]
vdr
Mapo pri Ĉilio, kie estas trovebla Puerto Montt en la suda landparto

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Puerto Montt situas apud golfo de Pacifiko. Temuco troviĝas en distanco de 306 km, Koncepciono estas 516 km for, Talcahuano 529, Rancagua (Ĉilio) 835, Santiago de Ĉilio 914, Valparaiso 944, Viña del Mar 950, Punta Arenas 1308, Antofagasta (urbo) 1996, Iquique 2379 kaj Arica 2569 km.

Historio redakti

Origine tiu loko estis kovrita per densa arbaro. En 1851 ekspedicio alvenis por fari vojon, sed ili konstruis ankaŭ domojn. Puerto Montt mem estis fondita post 2 jaroj, la loknomo venis de aktuala prezidanto Manuel Montt, kiu tiutempe allogis germanojn vivi tie ĉi. En 1969 malriĉuloj okupis lokojn por konstrui domojn. Post tagoj 250 policanoj atakis ilin, ĉiuj ĵuskonstruitaj hejmoj estis bruligitaj kaj 8 domokupantoj estis mortpafitaj.

 
Panoramo en Puerto Montt
 
Urbodomo de Puerto Montt

Ekonomio redakti

Ekonomio de Puerto Montt estas bazita sur agrikulturo, brutaro, fiŝkaptado de salmoj kaj lignaĵindustrio.

Trafiko redakti

Puerto Montt havas signifan havenon kaj flughavenon. El la urbego kuras vojoj al nordo kaj sudo.

Klimato redakti

Puerto Montt havas malsekan oceanan klimaton kun abunda pluvokvanto. Jare pluvas po 1765 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 10 °C. Frostoj estas tre maloftaj, la ĉefaj frostaj monatoj estas inter aprilo kaj oktobro. Inter januaro-aprilo foje mezuris eĉ 30 °C.

Vidindaĵoj redakti

 
Katolika kirko en Puerto Montt
 
Panoramo en Puerto Montt

Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti