Pugnobato

bato per pugno

Pugnobatopugnofrapo estas frapo farita per fermita pugno.[1] Ĝi estas uzata en kelkaj luktartoj kaj luktosportoj, ĉefe ĉe boksado kie ĝi estas la nura tipo de ataka tekniko permesita. En sportoj, oni povas uzi manbendojn aŭ gantojn aŭ aliajn kusenecajn protektilojn por eviti ke atletoj kaj praktikantoj vundu sin mem.[2][3]

Pugnobato.

La uzado de pugnobatoj varias inter diferencaj luktartoj kaj luktosportoj. Stiloj kiaj boksado aŭ samdo uzas nur pugnobatojn, dum aliaj kiaj piedbato-boksokarateo povas uzi pugnobatojn kune kun piedbatoj. Aliaj kiaj luktado kaj ĵudo entute ne uzas pugnobatojn. Estas multaj diferencaj tipoj de pugnobatoj kaj kiel rezulto, diferencaj stiloj enhavas variajn tipojn de pugnobataj teknikoj.

Referencoj redakti

  1. Punch | Define Punch at Dictionary.com. Dictionary.reference.com. Alirita 2011-11-09.
  2. The Proper Way to Wrap Your Hands. Ringside.com. Arkivita el la originalo je 2007-04-26. Alirita 2007-07-29. Arkivigite je 2007-04-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-04-26. Alirita 2015-11-19.
  3. Ballard, Willie L. "Portable Hand Wrap" Mar 22a. 1994. Alirita la 29an de Junio, 2007.

Eksteraj ligiloj redakti