La Pukvina, Puquina (aŭ Pukina) estas malgranda lingva familio, ofte portretita kiel senparenca lingvo, kiu konsistas el la formortinta Pukina lingvo kaj Kalaŭaja, kvankam oni supozis, ke tiu lasta estis ĝuste restaĵo de la unue menciita miksita kun keĉua. La reganta nobela tavolo inter si uzis tiun, kvazaŭ sekretan lingvon, nome la pukvinan (laŭ hispana ortografio: puquina) alinome inkasimi - do lingvo de la inkaoj. Ĝi estis verŝajne la origina lingvo de tiu etno. Pli malfrue oni konsideris ĝin lingvo de la dioj pro la kredo, ke la imperiestra familio rekte devenas de la dioj.[1]

Tiuj lingvoj estas parolataj ankoraŭ fare de kelkaj indiĝenaj etnaj grupoj en la regiono ĉirkaŭ la Lago Titikako (Peruo kaj Bolivio) kaj en la nordo de Ĉilio. La lingvo Pukina estis ofte asociata kun la kulturo kiu konstruis Tiahuanakon.

Notoj redakti

  1. "The Inca." The National Foreign Language Center at the University of Maryland. 29a de majo 2007. Alirita la 18an de septembro 2020.

Bibliografio redakti

  • Adelaar, Willem and van de Kerke, Simon (2009). "Puquina." In: Mily Crevels and Pieter Muysken (eds.) Lenguas de Bolivia, vol. I, 125-146. La Paz: Plural editores.
  • Aguiló, F. (1991). Diccionario kallawaya. La Paz: MUSEF
  • Girault, L. (1989). Kallawaya: el idioma secreto de los incas. Diccionario. Bolivia: UNICEF/OPS/OMS.
  • La Grasserie, R. de. (1894). Langues Américaines: langue Puquina; textes Puquina. Leipzig: Köhler.
  • Jolkesky, Marcelo (2016). Estudo arqueo-ecolinguístico das terras tropicais sul-americanas. Brasilia: UnB. Doktoriga Disertacio. Disponebla tie.