Pulĉinelo (baleto)

PulĉineloPulcinella (laŭ itala origine) estas baleto verkita de Igor Stravinsky baze sur la rolulo kaj verko de la 18a jarcento Pulĉinelo origine el la itala Commedia dell'arte. La baleto premieris ĉe la Operejo Garnier en Parizo la 15an de Majo 1920 sub la dirigenteco de Ernest Ansermet. La dancisto Léonide Massine kreis kaj la libreton kaj la koreografion, kaj Pablo Picasso desegnis la originalajn kostumojn kaj scenarojn. Ĝi estis mendita de Sergej Djagilev.

Pulcinella
choreographic work
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1920
Loko Parizo
Ĝenro novklasika baleto
Loko de rakonto Napolo
vdr

Historio redakti

Djagilev deziris baleton bazitan sur libreto kaj muziko de la komenco de la 18a jarcento de verko de la commedia dell'arte supozite (en epoko de Djagilev) komponita de Giovanni Pergolesi. (Kvankam la muziko estis tiam atribuata al Pergolesi, multo el tiu atribuo ekde tiam estis pruvita falsa;[1] kelko el la muziko estis fakte verkita de Domenico Gallo, Unico Wilhelm van Wassenaer, Carlo Ignazio Monza kaj eble de Alessandro Parisotti.) La dirigento Ernest Ansermet verkis por Stravinski en 1919 pri la plano, sed al la komponisto dekomence ne plaĉis la ideo de muziko de Pergolesi. Tamen, li iam studis la scenojn, kiuj Djagilev estis trovintaj en bibliotekoj en Napolo kaj Londono, kaj li ŝanĝis opinion. Stravinski reverkis tiun malnovan muzickon en pli moderna vojo prunteprenante specifajn temojn kaj teksturojn, sed intermetante modernajn rithmojn, kadencojn kaj harmoniojn. Pulcinella estis planita por moderna ĉambra orkestro kun soloistoj soprana, tenora, kaj baritona. Ĝi estas ofte konsiderata la unua peco de la periodo de Stravinski rilata al Novklasikismo.

Movimentoj de la kompleta baleto redakti

La baleto estis programita por 3 soloistoj (1 soprano, 1 tenoro, kaj 1 baso), 2 flutoj (2a duobla fluteto), 2 hobojoj, 2 fagotoj, 2 kornoj en F, 1 trumpeto en C, 1 trombono, concertino de kordoj (2 violonoj, 1 aldviolono, 1 violonĉelo, 1 kontrabaso), kaj la ripieno (8 violonoj, 4 aldviolonoj, 3 violoncceloj, kaj 3 kontrabasoj). La ludo de tiu peco tipe daŭras 35 minutojn.

  1. Overture: Allegro moderato
  2. Serenata: Larghetto, Mentre l'erbetta (tenoro)
  3. Scherzino: Allegro
  4. Allegro
  5. Andantino
  6. Allegro
  7. Ancora poco meno: Contento forse vivere (soprano)
  8. Allegro assai
  9. Allegro – alla breve: Con queste paroline (baso)
  10. Andante: Sento dire no'ncè pace (soprano, tenoro & baso)
  11. Allegro: Ncè sta quaccuna po (soprano & tenoro)
  12. Presto: Una falan zemprece (tenoro)
  13. Allegro – Alla breve
  14. Tarantella
  15. Andantino: Se tu m'ami (soprano)
  16. Allegro
  17. Gavotta con due variazioni
  18. Vivo
  19. Tempo di minuetto: Pupillette, fiammette d'amore (soprano, tenoro & baso)
  20. Finale: Allegro assai

Pulĉinela Suito redakti

La Pulĉinela Suito estis derivata el la baleto kaj ne havas kanteblajn partojn. La suito estis reviziita de la komponisto. La baleta scenaro estis reviziita en 1965.

La Pulĉinela Suito konsistas el ok movimentoj:

  1. Sinfonia
  2. Serenata
  3. a: Scherzino b: Allegretto c: Andantino
  4. Tarantella
  5. Toccata
  6. Gavotta (con due variazioni)
  7. Vivo
  8. a: Minuetto b: Finale

Itala suito redakti

Stravinski bazis la jenajn verkojn sur la baleto:

  • 1925: Suite d'après des thèmes, fragments et morceaux de Giambattista Pergolesi por violino kaj piano (en kunlaboro kun Paul Kochanski).
  • 1932/33: Suite italienne por violonĉelo kaj piano (en kunlaboro kun Gregor Piatigorski).
  • 1933: Suite italienne por violono kaj piano (en kunlaboro kun Samuel Dushkin).
  • Iome poste, Jascha Heifetz kaj Piatigorski faris aranĝon por violono kaj vilonĉelo, kiun ili nomigis Suite italienne.

Historio redakti

La historio de Pulĉinelo estis prenita el manuskripto de Napolo, data el 1700, kiu enhavis nombrajn komediojn uzantajn la tradician rolulojn de la populara napola teatro. La partikulara verko uzita estis titole Quartre Polichinelles semblables ("Kvar identaj Pulĉineloj").

La baleto disvolviĝas en ununura sola akto kaj prezentas Pulĉinelon, lian fianĉinon Pimpinella, liajn amikojn Furbo, Prudenza kaj Rosetta, kaj Florindo kaj Cloviello. La historio ekas kun Florindo kaj Cloviello serenadante al Prudenza kaj Rosetta. La du virinoj estas neimpresitaj kaj reagas per duŝado de la suitantoj per akvo. La patro de Prudenza, doktoro, aperas kaj forigas ilin.

Nova epizodo ekas kun Rosetta kun sia aperinta patro. Rosetta dancas por Pulĉinelo kaj ili kisas sin unu la alian. Sed Pimpinella vidas tion kaj interrompas la scenon. Florindo kaj Cloviello alvenas, kaj ĵaluzaj pri Pulĉinelo, ili frapas lin. Pulĉinelo estas poste ponardita, sed tiu estas fakte fripono kiu sukcesas fari Pimpinella pardoni Pulĉinelon. Furbo maskita kiel magiisto aperas kaj resurekcias la korpon de Pulĉinelo antaŭ ĉiuj. Pimpinella ja pardonas Pulĉinelon, Prudenza kaj Rosetta akceptas la proponojn de Florindo kaj Cloviello. La baleto finas per la nuptoj de la paroj.

Gravo redakti

Pulĉinelo estis la pordo al la dua fazo de Stravinski kiel komponisto, nome novklasika. Li verkis pri Pulĉinelo: “Pulcinella estis mia malkovro de la pasinteco, la epifanio tra kiu la tuto de mia posta verkaro iĝis ebla. Ĝi estis rigardo malantaŭen, kompreneble — la unua el multaj amaferoj en tiu direkto — sed temis ankaŭ pri rigardo al spegulo.”[2]

Notoj redakti

  1. Dunning 1988.
  2. Saint Louis Symphony Program Notes, in External Links

Fontoj redakti

  • Dunning, Albert (1988). "Un gentilhomme hollandais, diplomate-compositeur, à la cour de Louis XV: Nouvellesrecherches sur le comte Unico Wilhelm van Wassenaer". Revue de Musicologie 74, no. 1:27–51.
  • White, Eric Walter (1966). Stravinsky: The Composer and His Works, dua eldono. Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-520-03983-4.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pulcinella (ballet) en la angla Vikipedio.