Pul-i Ĥomri (perse kaj paŝtoe پل خمري, ankaŭ latinliterigata Pol-e Ĥomri) estas urbo en la nordoriento de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Baglan. Laŭ takso en la jaro 2006 Pul-i Ĥomri havis proksimume 87 400 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 31 101).

Pul-i Ĥomri
پل خمري
kolona kapitelo el antikva budhisma-helenisma templo de Surĥ Kotal, proksime de la urbo
kolona kapitelo el antikva budhisma-helenisma templo de Surĥ Kotal, proksime de la urbo
kolona kapitelo el antikva budhisma-helenisma templo de Surĥ Kotal, proksime de la urbo
urbo • urbego
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Baglan
Demografio
Loĝantaro 87 400  (2006)
Geografio
Geografia situo 35° 57′ N, 68° 42′ O (mapo)35.9568.7Koordinatoj: 35° 57′ N, 68° 42′ O (mapo) [+]
Alto 635 m [+]
Horzono UTC+4:30
Pul-i Ĥomri (Afganio)
Pul-i Ĥomri (Afganio)
DEC
Pul-i Ĥomri
Pul-i Ĥomri
Situo de Pul-i Ĥomri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pul-e Khomri [+]
vdr

La urbo situas 635 metrojn super la marnivelo, en fekunda vasta valo de la rivero Amudarjo (kiu tiuregione ankoraŭ havas sufiĉe da akvo). En la urbo situas fabrikejo de cemento, starigita helpe de sovetuniaj inĝenieroj. De 2006 ĝis 2013, hungara unuo de la Internacia Sekurec-Asista Forto lokiĝis en la urbo.

Proksimume 12 kilometrojn norde de la urbocentro situas la ruinoj de antikva antikva budhisma-helenisma templo de Surĥ Kotal, kiu ekestis komence de la 2-a jarcento de nia erao.