Pulakeŝin la 2-aPulikeŝi la 2-a (IAST: Pulakeśin, regis ĉirkaŭ 610–642 n.e.) estis la plej fama reganto de la Ĉalukja dinastio de Vatapi (nuntempa Badami en Karnataka, Barato). Dum sia regado, la Ĉalukja regno etendiĝis ĝis kovri plej el la Dekkana regiono en duoninsula Barato.

Pulakeŝin la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 609 (0609-11-30)
en Karnatako
Morto 30-an de novembro 641 (0641-11-30) (32-jaraĝa)
en Badami
Familio
Patro Kirtivarman I
Infanoj Vikramaditya I • Chandraditya
vdr

Filo de la Ĉalukja reĝo Kirttivarman la 1-a, Pulakeŝin elpostenigis sian onklon Mangaleŝa por akiri kontrolon de la trono. Li subpremis ribelon de Appaĝika kaj Govinda, kaj definitive venkis super la dinastio Kadamba de Banavasi en la sudo. La Alupa dinastio kaj la dinastio Gangas de Talakadu agnoskis lian suverenecon. Li plifirmigis la Ĉalukjan kontrolon super la okcidenta marbordo subigante la Maŭrjojn de Konkan. Lia surskribo Aĝole konsideras lin subiganto de Lata, Malavoj kaj Gurjaroj en la nordo.

La plej elstara milita atingo de Pulakeŝin estis lia venko super la pova norda imperiestro Harŝavardhana, kies malsukceso konkeri la Ĉalukjan regnon estis atestita de la ĉina pilgrimanto Xuanzang. Oriente, Pulakeŝin subigis la regantojn de Dakŝina Kosala kaj Kalinga. Venkinta super la reganto de la dinastio Viŝnukundina, li nomumis sian fraton Kubja Viŝnuvardhana kiel la guberniestro de orienta Dekkano; tiu frato poste establis la sendependan dinastion de Orientaj Ĉalukjaj de Vengi. Pulakeŝin atingis ankaŭ kelkajn sukcesojn kontraŭ la dinastio Palavoj sude, sed li estis finfine venkita, kaj probable mortigita, dum invado fare de la Palava reĝo Narasimhavarman la 1-a.

Pulakeŝin estis Viŝnuisma, sed estis toleranto de aliaj religioj, kiel Ŝivismo, Budhismo, kaj Ĝainismo. Li estis patrono de kelkaj saĝuloj, kiel Ravikirtti, kiu komponis lian surskribon Aĝole.